Электронная библиотека » Артур Дойл » » онлайн чтение - страница 5

Текст книги "La ĉashundo de la Baskerviloj"


  • Текст добавлен: 12 ноября 2013, 18:05


Автор книги: Артур Дойл


Жанр: Зарубежные детективы, Зарубежная литература


сообщить о неприемлемом содержимом

Текущая страница: 5 (всего у книги 12 страниц)

Шрифт:
- 100% +

Io bruna estis ruliĝanta kaj eksaltanta inter la verdaj kareksoj. Poste ĵetiĝis supren longa, agonia, tordiĝanta kolo, kaj terura krio eĥis tra la erikejo. Ĝi horore frostigis min, sed la nervoj de mia kunulo ŝajnis pli fortaj ol la miaj.

– Ĝi malaperis! – li diris. – La marĉo kaptis ĝin. Du en du tagoj, kaj multaj pliaj, eble, ĉar ili kutimas iri tien dum la seka vetero, kaj neniam rekonas la diferencon ĝis la marĉo jam kroĉas ilin. Tio estas loko malbona, la granda Grimpena Marĉo.

– Kaj vi diras, ke vi kapablas penetri ĝin, ĉu?

– Jes, ekzistas unu-du padoj ireblaj por homo tre lerta. Mi malkaŝis ilin.

– Sed kial vi dezirus eniri lokon tiom hororan?

– Nu, ĉu vi vidas la montetojn transe? Ili efektive estas insuloj izolitaj ĉiuflanke de la netrapasebla marĉo, kiu etendiĝis ĉirkaŭ ili dum pasado de la jaroj. Ĝuste tie troviĝas la plantaĵoj raraj kaj la papilioj, se oni sufiĉe lertas por atingi ilin.

– Iam mi fidos al mia bonŝanco.

Li rigardis min surprizite.

– Pro Dio, formetu el via menso tian ideon, – li diris. – Via sango respondecigus min. Mi certigas vin, ke ne ekzistos plej malgranda ebleco, ke vi revenos viva. Nur memorante iujn komplikajn indikilojn mi kapablas tion fari.

– Hola! – mi kriis. – Kio estas tio?

Longa malalta ĝemo, nepriskribeble malĝoja, trabalaiĝis sur la erikejo. Ĝi plenigis la tutan aeron, kaj tamen estis neeble difini, de kie ĝi venis. Ekde malklara murmuro ĝi ŝveliĝis je profunda hurlo kaj poste ŝrumpis ree ĝis melankolia pulsa murmuro. Stepeltono rigardis min kun stranga esprimo sur la vizaĝo.

– Stranga loko, la erikejo! – li diris.

– Sed kio estas tio?

– Laŭ la kamparanoj tiu estas la ĉashundo de la Baskerviloj bojanta al sia predo. Mi jam kelkfoje aŭdis ĝin antaŭe, sed neniam tiom laŭtan.

Mi ĉirkaŭrigardis kun timfrosto en mia koro, al la enorma dissternita ebenaĵo, makulita de la verdaj junkaroj. Nenio moviĝis tra la vasta etendaĵo krom paro da korvoj, kiuj grakis laŭte de sur monteto malantaŭ ni.

– Vi estas klera homo. Vi ne kredas tian sensencaĵon, ĉu? – mi diris. – Kio, laŭ via opinio, kaŭzas sonon tiel strangan?

– Marĉoj foje eligas strangajn bruojn. Temas pri la koto subiranta, aŭ akvo leviĝanta, aŭ io.

– Ne, ne, tio estas voĉo vivanta.

– Nu, eble. Ĉu vi iam aŭdis la voĉon de botaŭro?

– Ne, neniam.

– Tiu estas birdo tre malofta, preskaŭ malaperinta, en la nuntempa Anglujo, sed ĉio eblas sur la erikejo. Jes, ne surprizus min ekscii, ke tio, kion ni aŭdis, estis voĉo de la lasta el la botaŭroj.

– Ĝi estis la plej stranga, la plej unika bruo, kiun mi aŭdis iam ajn dum mia vivo.

– Jes, la loko estas entute mistera. Rigardu tien al la monteta flanko. Kiel vi interpretas tiujn?

La tuta apika deklivo estis kovrita de grizaj rondaj ŝtonringoj, minimume dudeko da ili.

– Kio ili estas? Ĉu ŝafejoj?

– Ne, ili estas la loĝejoj de niaj admirindaj antaŭuloj. Prahomoj loĝadis dense sur la erikejo, kaj pro tio ke neniu speciala loĝadis tie poste, ni trovas ĉiujn iliajn etajn aranĝojn precize tiaj, kiaj ili postlasis ilin. Tiuj estas iliaj vigvamoj sen la tegmentoj. Oni povas vidi eĉ iliajn fajrujojn kaj kuŝbretojn, se oni sufiĉe scivolemas por eniri.

– Sed ĝi estas sufiĉe granda urbo. Kiam oni loĝadis tie?

– Neolitikuloj – sendate.

– Pri kio ili okupiĝis?

– Ili paŝtis siajn brutojn sur tiuj ĉi deklivoj, kaj ili lernis elfosi stanon, kiam bronzaj glavoj komencis anstataŭi ŝtonajn hakilojn. Vidu la grandan sulkegon sur la kontraŭa monteta flanko. Tio estas ilia signo. Jes, vi trovos iujn punktojn tre unikajn pri la erikejo, doktoro Vatsono. Ho, pardonu min momente. Tio sendube estas ciklopido.

Malgranda muŝo aŭ tineo ĵus flirtis trans nian padon, kaj tuj Stepeltono kuradis laŭ eksterordinaraj energio kaj rapideco sekvante ĝin. Je mia konsterniĝo la insekto flugis rekte al la granda marĉo, sed mia konato neniam paŭzis eĉ momente, saltante de tufo al tufo malantaŭ ĝi, svingante en la aero sian verdan reton. Liaj grizaj vestaĵoj kaj abrupta zigzaga neregula irado sufiĉe similigis lin mem al ia ega tineo. Mi staris rigardante lian persekuton kun miksaĵo de admiro al lia eksterordinara agado kaj de timo, ke li eble mispaŝos en la perfida marĉo, kiam mi aŭdis paŝojn, kaj, turniĝinte, konstatis ke virino estas proksima al mi sur la pado. Ŝi venis el la direkto, kie la fuma plumo indikis la pozicion de Meripita Domo, sed kaveco de la erikejo kaŝis ŝin ĝis ŝi sufiĉe proksimis.

Mi ne povis dubi, ke ŝi estas fraŭlino Stepeltono, pri kiu mi estis informita, ĉar virinoj iaspecaj certe malmultis sur la erikejo, kaj mi memoris aŭdi iun, kiu priskribis ŝin kiel belulinon. La virino proksimiĝanta al mi certe estis tia, kaj laŭ speco ege malofta. Ne povis esti pli granda kontrasto inter gefratoj, ĉar Stepeltono estis neŭtralkolora, kun blondetaj haroj kaj grizaj okuloj, dum ŝi estis pli malhela ol ajna brunulino vidita de mi en Anglujo – svelta, eleganta kaj alta. Ŝi havis fieran fajnĉizitan vizaĝon, tiom regulan, ke ĝi povus ŝajni senemocia, se ne troviĝus la sentema buŝo kaj la belaj malhelaj viglaj okuloj. En sia perfekta kaj eleganta robo ŝi vere estis stranga aperaĵo sur soleca erikeja pado. Ŝiaj okuloj rigardis ŝian fraton kiam mi turnis min, kaj poste ŝi rapidigis siajn paŝojn al mi. Mi levis mian ĉapelon kaj intencis diri rimarkon klarigan, kiam ŝiaj propraj vortoj kondukis ĉiujn miajn pensojn en alian direkton.

– Reiru! – ŝi diris. – Reiru rekte al Londono senprokraste.

Mi povis nur rigardi ŝin stulte surprizite. Ŝiaj okuloj flamis al mi, kaj ŝi batetis senpacience la teron per sia piedo.

– Kial mi reiru? – mi demandis.

– Mi ne povas klarigi. – Ŝi parolis per mallaŭta vigla voĉo, kun stranga lispo en la prononco. – Sed pro la Dio faru laŭ mia peto. Reiru kaj neniam plu paŝu sur la erikejon.

– Sed mi nur ĵus alvenis.

– Homo, homo! – ŝi ekkriis. – Ĉu vi ne scias, kiam averto celas vian bonfarton? Reiru al Londono! Ekiru hodiaŭ nokte! Eskapu el tiu ĉi loko ajnarimede! Ĉit, mia frato alvenas! Silentu pri tio, kion mi diris. Ĉu vi volas akiri por mi tiun orkideon inter tiuj hipuridoj? Ni tre riĉas je orkideoj sur la erikejo, kvankam, kompreneble, vi venis iom malfrue por vidi la lokajn belaĵojn.

Stepeltono jam ĉesigis la persekutadon kaj revenis al ni profunde spirante kaj ruĝiĝinte pro la ekzercado.

– Saluton, Berila! – li diris, kaj ŝajnis al mi, ke la tono de lia saluto ne estis tute kora.

– Ne, Joĉjo, vi tre varmiĝis.

– Jes, mi ĉasis ciklopidon. Ĝi estas tre malofta, kaj malofte troveblas dum malfrua aŭtuno. Domaĝe, ke mi maltrafis ĝin.

Li parolis senĝene, sed liaj etaj malhelaj okuloj senĉese turniĝadis de la junulino al mi.

– Vi interprezentiĝis, videble.

– Jes. Mi diris al kavaliro Henriko, ke li venis iom malfrue por vidi la efektivajn belaĵojn de la erikejo.

– Nu, kiu vi supozas lin?

– Mi supozas, ke li devas esti kavaliro Henriko Baskervilo.

– Ne, ne, – mi diris. – Nur humila sentitolulo, sed lia amiko. Mia nomo estas doktoro Vatsono.

Ruĝiĝo de ĉagreniĝo trapasis ŝian esprimivan vizaĝon.

– Ni interparolis miskomprenige, – ŝi diris.

– Nu, vi ne disponis multe da tempo por interparolado, – ŝia frato komentis kun la samaj kuriozaj okuloj.

– Mi parolis, kvazaŭ doktoro Vatsono estus rezidanto anstataŭ nur vizitanto, – ŝi diris. – Verŝajne ne multe gravas al li, ĉu estas frue aŭ malfrue por la orkideoj. Sed vi pluiros, ĉu ne, kaj vidos Meripitan Domon?

Mallonga promeno alvenigis nin tien, al senornama erikeja domo, iam farmdomo de iu paŝtisto dum la malnovaj prosperaj tagoj, sed nun riparita kaj modifita moderna loĝejo. Fruktarbaro ĉirkaŭis ĝin, sed la arboj, kiel kutime sur la erikejo, estis nanaj kaj pinĉitaj, kaj la tuta loko efikis mizere kaj melankolie. Nin enlasis stranga, ŝrumpinta, maljuna servisto en paliĝinta frako, kiu ŝajnis konvena al tiu domo. Interne tamen troviĝis grandaj ĉambroj meblitaj laŭ eleganto, en kiu mi ŝajnis rekoni la guston de la damo. Rigardante tra iliaj fenestroj al la senlima granitmakulita erikejo ondiĝanta seninterrompe ĝis plej fora horizonto, mi ne povis ne scivoli, kio motivigis tiun tre kleran viron kaj tiun belan virinon loĝi en tia loko.

– Stranga loko elektita, ĉu ne? – li diris, kvazaŭ responde al mia penso. – Kaj tamen ni sukcesas sufiĉe feliĉigi nin, ĉu ne, Berila?

– Ni tute feliĉas, – ŝi diris, sed al ŝiaj vortoj mankis tono de konvinkiĝo.

– Mi estris lernejon, – diris Stepeltono. – Tio estis en la nordo de la lando. Tiu okupiĝo por viro de mia temperamento estis meĥanika kaj seninteresa, sed la privilegio vivi kun junuloj, muldi tiujn junajn mensojn kaj stampi ilin laŭ miaj karaktero kaj idealoj, estis tre kara al mi. Tamen la sorto malfavoris nin. Grava epidemio erupciis en la lernejo, kaj tri knaboj mortis. Ĝi neniam refortiĝis post tiu bato, kaj multo el mia kapitalo estis nerehaveble englutita. Kaj tamen, se ne temus pri perdo de la agrabla kunestado de la knaboj, min povus ĝojigi la propra misfortuno, ĉar pro mia forta emo al botaniko kaj zoologio mi trovas ĉi tie senliman laborkampon, kaj mia fratino estas tiel dediĉita al la naturo kiel mi. Ĉio ĉi, doktoro Vatsono, inundas vian kapon pro via esprimo dum vi observis la erikejojn tra nia fenestro.

– Certe ja venis al mi en la kapon, ke eble ĝi estas iomete teda – malpli al vi, eble, ol al via fratino.

– Ne, ne, mi neniam tediĝas, – ŝi diris rapide.

– Ni havas librojn, ni havas ankaŭ studojn, kaj ni havas interesajn najbarojn. Doktoro Mortimero estas tre klera pri sia propra fako. Ankaŭ kavaliro Karlo estis admirinda kunulo. Ni bone konis lin, kaj li mankas al ni pli ol mi kapablas priskribi. Ĉu vi opinias, ke mi estus truda, se mi vizitus vin hodiaŭ posttagmeze kaj konatiĝus kun kavaliro Henriko?

– Mi estas certa, ke li tre ĝojus.

– Do eble vi bonvolos mencii, ke mi intencas tion fari. Ni eble povos laŭ nia modesta maniero fari ion por faciligi al li aferojn ĝis li kutimiĝos al sia nova ĉirkaŭaĵo. Ĉu vi volas veni supren por inspekti mian kolekton de lepidopteroj, doktoro Vatsono? Mi opinias, ke ĝi estas la plej kompleta en la sud-okcidenta Anglujo. Post kiam vi trarigardos ilin, la tagmanĝo estos preskaŭ preta.

Sed urĝis al mi reiri al mia prizorgato. La erikeja melankolio, la morto de la misfortuna poneo, la stranga bruo ligita al la trista legendo de la Baskerviloj – ĉio ĉi iom malgajigis miajn pensojn. Poste, aldone al tiuj pli-malpli svagaj impresoj, venis la senhezita kaj klara averto de fraŭlino Stepeltono, elparolita tiel intense serioze, ke mi ne dubis, ke malantaŭ ĝi troviĝis grava kaj profunda motivo. Mi rezistis ĉiun insiston, ke mi restu por tagmanĝi, kaj mi tuj ekiris sur la revenvojo, sekvante la herban padon laŭ kiu ni alvenis.

Verŝajne tamen estis iu rapidvojo por tiuj, kiuj konis ĝin, ĉar antaŭ ol mi atingis la vojon mi konsterniĝis vidante fraŭlinon Stepeltono sidanta sur ŝtono apud la pado. Ŝia vizaĝo estis bele ruĝiĝinta pro la ekzercado, kaj ŝi premis manon al sia flanko.

– Mi kuris la tutan vojon por antaŭi vin, doktoro Vatsono, – ŝi diris. – Mankis tempo eĉ por surmeti ĉapelon. Mi devas ne resti, aŭ mia frato eble rimarkos mian foreston. Mi volis diri al vi, kiom mi bedaŭras la stultan eraron, ke mi supozis vin kavaliro Henriko. Bonvolu forgesi la diritajn vortojn, kiuj tute ne aplikiĝas al vi.

– Sed mi ne kapablas forgesi ilin, fraŭlino Stepeltono, – mi diris. – Mi estas amiko de kavaliro Henriko, kaj lia bonfarto tre proksime koncernas min. Diru al mi, kial vi tiel insistis, ke kavaliro Henriko reiru al Londono.

– Virina kaprico, doktoro Vatsono. Kiam vi pli bone konos min, vi komprenos, ke ne ĉiam mi povas motivigi tion, kion mi diras aŭ faras.

– Ne, ne. Mi memoras la tembron de via voĉo. Mi memoras, kiel aspektis viaj okuloj. Mi petas, bonvolu honesti al mi, fraŭlino Stepeltono, ĉar ĉiam de kiam mi alvenis ĉi tie mi konscias pri ombroj ĉirkaŭ mi. La vivo iĝis simila al tiu granda Grimpena Marĉo, kun etaj verdaj makuloj ĉie, en kiujn oni povas sinki kaj kun neniu gvidanto por indiki la trapasejon. Diru al mi, kion vi celis diri, kaj mi promesas sciigi al kavaliro Henriko vian averton.

Esprimo de hezitemo trapasis momente ŝian vizaĝon, sed ŝiaj okuloj denove malmoliĝis, kiam ŝi respondis al mi.

– Vi troigas la aferon, doktoro Vatsono, – ŝi diris. – Mian fraton kaj min tre ŝokis la morto de kavaliro Karlo. Ni konis lin tre intime, ĉar lia plej ŝatata promeno estis trans la erikejon al nia domo. Lin profunde impresis la malbeno kiu minacis lian familion, kaj, kiam okazis tiu tragedio mi nature sentis, ke troviĝas bazo por la timoj, kiujn li esprimis. Mi estis malĝojigita, sekve, kiam alia membro de la familio venis loĝi ĉi tie, kaj mi sentis, ke tiu devus esti avertita pri la danĝero, en kiu li troviĝos. Nur tion mi intencis diri.

– Sed kio estas tiu danĝero?

– Vi konas la historion pri la ĉashundo, ĉu?

– Mi ne kredas tiun sensencaĵon.

– Sed mi jes. Se vi havas influon ĉe kavaliro Henriko, forkonduku lin el la loko, kiu ĉiam fatalis por lia familio. La mondo estas vasta. Kial li volas vivi en la loko danĝera?

– Ĝuste pro tio, ke la loko estas danĝera. Tia estas la karaktero de kavaliro Henriko. Mi timas, ke krom se vi povos havigi al mi informon pli definitivan ol ĉi tiun, estos neeble formovigi lin.

– Ion pli definitivan mi ne povas diri, ĉar mi scias nenion definitivan.

– Mi volas starigi ankoraŭ unu demandon, fraŭlino Stepeltono. Se vi celis nenion plian, kiam vi unuafoje alparolis min, kial vi ne volis, ke via frato aŭdu, kion vi diris? Troviĝas nenio, al kio povus kontraŭdiri li aŭ iu ajn alia.

– Mia frato tre deziras, ke la Halo estu enloĝata, ĉar li supozas tion bonefika al la malriĉuloj sur la erikejo. Li tre kolerus, se li scius, ke mi dirus ion, kio persvadus kavaliron Henriko foriri. Sed nun mi faris mian devon, kaj mi diros nenion plian. Mi devas reiri, aŭ li rimarkos mian foreston kaj suspektos, ke mi renkontis vin. Ĝis la!

Ŝi forturniĝis kaj post kelkaj minutoj malaperis inter la disaj rokegoj, dum mi, kun animo plena je malprecizaj timoj, direktiĝis al Baskervila Halo.


Ĉapitro 8
LA UNUA RAPORTO DE DOKTORO VATSONO

Ekde ĉi tiu punkto mi sekvos la iradon de la okazaĵoj per transskribado de miaj propraj leteroj al sinjoro Ŝerloko Holmso, kiuj kuŝas antaŭ mi sur la tablo. Unu paĝo mankas, sed cetere ili estas precize tiaj, kiaj mi skribis ilin, kaj vidigas miajn sentojn kaj suspektojn aktualajn pli precize ol kapablus fari mia memoro, malgraŭ ĝia klareco rilate tiujn tragikajn okazaĵojn.

Baskervila Halo. 13 okt.

Mia kara Holmso,

Miaj antaŭaj leteroj kaj telegramoj sufiĉe bone ĝisdatigis vin pri ĉio okazinta en tiu ĉi angulo de la mondo plej forlasita de la Dio. Ju pli longe oni restas ĉi tie, des pli sinkas en la animon la spirito de la erikejo, ĝia vasteco, kaj ankaŭ ĝia severa ĉarmo. Tuj kiam oni eliras sur ĝian sinon, oni jam rezignas pri ĉiuj signoj de moderna Anglujo, sed aliflanke oni konscias ĉie pri la hejmoj kaj la laboro de prahistoriuloj. Ĉiuflanke kiam oni promenas troviĝas la domoj de tiuj forgesitoj, kun ties tomboj kaj la grandaj monolitoj, kiuj supozeble signis iliajn templojn. Rigardante iliajn grizajn ŝtondomojn sur la cikatritaj montetaj flankoj, oni lasas malantaŭe la propran epokon, kaj se oni vidus felvestitan harozan homon elrampi tra la malalta pordo, kiu metus silikpintan sagon al la kordo de sia pafarko, oni sentus, ke lia ĉeesto ĉi tie estas pli natura ol la propra. Plej strange estas, ke ili loĝadis tiel dense sur grundo, kiu certe ĉiam estis malfekunda. Mi neniel estas antikvaĵisto, sed mi povas imagi, ke ili estis nemilitema kaj persekutata raso devigita akcepti tion, kion neniu alia okupis.

Ĉio ĉi tamen fremdas al la komisio, al kiu vi sendis min, kaj tre verŝajne estos tre seninteresa al via severe praktika menso. Mi daŭre memoras vian kompletan indiferenton pri tio, ĉu la suno rivoluas ĉirkaŭ la tero aŭ la tero ĉirkaŭ la suno. Mi revenu do al la faktoj koncernantaj kavaliron Henriko Baskervilo.

Ke vi ne ricevis raporton dum la pasintaj kelkaj tagoj, tion klarigas ke ĝis hodiaŭ okazis nenio sufiĉe grava por priskribo. Poste okazis tre surpriza cirkonstanco, kiun mi rakontos al vi siatempe. Sed unue mi devas kontaktigi vin al iuj aliaj faktoroj en la situacio.

Unu el ili, pri kiu mi ĝis nun diris malmulton, estas la eskapinta bagnulo sur la erikejo. Ekzistas nun forta motivo supozi, ke li komplete eskapis, kio konsiderinde malŝarĝas la izolitajn loĝantojn en tiu ĉi distrikto. Jam pasis du semajnoj post lia fuĝo, dum kiuj li ne estas vidita kaj oni aŭdis pri li nenion. Estas nekredeble, ĉu ne, ke li povis elteni sur la erikejo dum tiom da tempo. Kompreneble, kiom koncernas lian kaŝiĝon, tute ne ekzistas malfacilo. Iu ajn el la ŝtondomoj havigus al li kaŝejon. Sed troviĝas nenio manĝebla, krom se li kaptus kaj buĉus unu el la erikejaj ŝafoj. Ni supozas, ke li foriris, kaj la disloĝantaj farmantoj dormas pli profunde pro tio.

Ni estas kvar fortikaj viroj en tiu ĉi domanaro, do ni povus tre bone defendi nin, sed konfesinde mi pasigis momentojn maltrankvilajn pensante pri la Stepeltonoj. Ili loĝas mejlojn for de ajna helpo. Ili estas unu servistino, maljuna vira servisto, la fratino kaj la frato, inter kiuj la lasta estas viro ne tre forta. Ili estus senhelpaj en la manoj de senskrupululo tia, kia tiu notingmonteta krimulo, se li sukcesus eniri. Kavaliro Henriko kaj mi ambaŭ estis maltrankvilaj pri ilia situacio, kaj estis sugestite ke Perkinso, la grumo, iru dormi tie, sed Stepeltono tute rifuzis tion.

Estas fakto, ke nia amiko kavaliro komencis vidigi konsiderindan intereson pri nia ĉarma najbarino. Tio ne estas miriga, ĉar la tempo tre peze pasas en tiu ĉi izolita loko por aktivulo kia li, kaj ŝi estas virino tre fascina kaj bela. Ĉirkaŭ ŝi ŝvebas io tropika kaj ekzotika, kiu elstare kontrastas al ŝia aplomba kaj senemocia frato. Tamen li ankaŭ donas ideon pri kaŝitaj fajroj. Li certe tre forte influas ŝin, ĉar mi vidis ŝin senĉese ekrigardi al li dumparole, kvazaŭ serĉante aprobon pri tio, kion ŝi diris. Mi esperas, ke li traktas ŝin bonkore. En liaj okuloj estas seka ekbrilo, kaj liaj maldikaj lipoj firme formiĝas, kio akompanas pozitivan kaj eble malmildan karakteron. Vi trovus lin interesa studaĵo.

Li venis viziti Baskervilon je tiu unua tago, kaj la sekvan matenon li gvidis nin por montri la lokon, kie la legendo pri la misfara Hugo supozeble originis. Temis pri promeno kelkmejla trans la erikejoj ĝis loko tiel morna, ke ĝi povintus sugesti la historion. Ni trovis mallongan valon inter krudaj rokmontoj kiu kondukis al aperta herba loko aspergita per la blankaj kotonherboj. En ties mezo leviĝis du ŝtonegoj, trivitaj kaj akrigitaj ĉe la supra ekstremo, ĝis ili aspekte similis la enormajn korodajn dentegojn de iu monstra besto. Ĉiurilate ĝi konformis al la sceno de la malnova tragedio. Kavaliro Henriko multe interesiĝis, kaj pli ol unufoje li demandis al Stepeltono, ĉu tiu vere kredas pri ebleco de enmiksiĝo de la supernaturo en la homajn aferojn. Li parolis leĝere, sed estis evidente, ke li tre seriozas. Stepeltono respondis singarde, sed facile videblis, ke li diris malpli ol li povis, kaj ke li ne volis esprimi sian tutan opinion pro komplezemo al la sentoj de la kavaliro. Li rakontis al ni pri similaj okazoj, kiam familioj suferis je la misinfluo, kaj li postlasis al ni impreson ke li akceptas la popularan vidpunkton pri la afero.

Revenvoje ni restis por tagmanĝi en Meripita Domo, kaj tie kavaliro Henriko konatiĝis kun fraŭlino Stepeltono. Ekde la unua renkontiĝa momento li ŝajnis forte allogita al ŝi, kaj mi tre eraras, se la sento ne estis reciproka. Li menciis ŝin multfoje dum nia promeno hejmen, kaj ekde tiam apenaŭ pasis tago, dum kiu ni ne vidis la gefratojn. Ili vespermanĝos ĉi tie hodiaŭ vespere kaj oni priparolas, ke ni iru al ili en la venonta semajno. Oni supozus, ke tia pariĝo estus tre bonvena al Stepeltono, kaj tamen pli ol unufoje mi ekvidis esprimon forte malaproban sur lia vizaĝo, kiam kavaliro Henriko direktis atenton al lia fratino. Sendube li multe ŝatas ŝin kaj pasigus solecan vivon sen ŝi, sed ŝajnus la zenito de egoismo se li kontraŭstarus tian brilan edziniĝon por ŝi. Malgraŭe mi estas certa, ke li ne deziras, ke ilia intimeco maturiĝu ĝis amo, kaj mi plurfoje observis, ke li klopodis malhelpi, ke ili restu inter kvar okuloj. Cetere, via instrukcio, ke mi neniam permesu, ke kavaliro Henriko eliru sola, iĝos multe pli peniga, se la amafero aldoniĝos al niaj aliaj malfacilaĵoj. Mia populareco rapide forvelkus, se mi laŭlitere plenumus vian ordonon.

Je alia tago – ĵaŭde, se diri precize – doktoro Mortimero tagmanĝis ĉe ni. Li prifosadas dolmenon ĉe Longa Monteto, kaj trovis prahoman kranion, kiu plenĝojigas lin. Neniam ekzistis entuziasmulo tiel sendevia kiel li! La Stepeltonoj alvenis poste, kaj la afabla doktoro kondukis nin ĉiujn al la taksusa aleo, pro peto de kavaliro Henriko por montri al ni precize kiel okazis ĉio dum tiu fatala nokto. La taksusa aleo estas longa morna promenejo inter du altaj bariloj el tondita heĝaĵo, kun mallarĝa strio da herbo ambaŭflanke. Ĉe la fora ekstremo estas malnova kaduka somerdometo. Duonvoje laŭlonge estas la pordeto al la erikejo, kie la maljuna sinjoro postlasis sian cigaran cindron. Ĝi estas blanka ligna pordeto kun klinko. Post ĝi etendiĝas la vasta erikejo. Mi memoris vian teorion pri la afero kaj provis bildigi al mi ĉion, kio okazis. Dum la maljunulo staris tie li vidis ion venanta trans la erikejon, ion kio terurigis lin tiel ke li perdis la sagacon kaj kuris, kuregis ĝis li mortis pro timego kaj elĉerpiĝo. Jen estis la longa ombreca tunelo tra kiu li fuĝis. Kaj de kio? Ĉu ŝafhundo de la erikejo? Aŭ fantoma ĉashundo, nigra, silenta kaj monstra? Ĉu en la afero estis homa interveno? Ĉu la pala atenta Barimoro scias pli, ol li diris? Ĉio estis malklara kaj malpreciza, sed ĉiam malantaŭ ĝi estas la malhela ombro de krimo.

Unu alian najbaron mi renkontis post kiam mi lastfoje skribis. Tiu estas sinjoro Frenklendo de Laftera Halo, kiu loĝas proksimume kvar mejlojn sude de ni. Li estas maljuneta homo, ruĝvizaĝa, blankhara kaj kolerema. Lia ĉefintereso estas la brita juro, kaj li elspezis grandan havaĵon je procesado. Li luktas pro la nura plezuro lukti, kaj egale pretas subteni unu aŭ la alian flankon de demando, tiel ke ne estas mirige, ke li trovis tion distro multekosta. De tempo al tempo li baras rajtigitan trairejon, kaj defias la paroĥon devigi lin remalfermi ĝin. Aliam li propramane detruas pordeton de aliulo kaj deklaras, ke ekzistis tie rajtigita trairejo ekde la pratempo, kaj defias la posedanton procesi kontraŭ lin pro senrajta trairo. Li estas klera pri malnovaj bienaj kaj komunumaj rajtoj, kaj li utiligas sian kleron kelkfoje favore al la vilaĝanoj de Filikindo kaj kelkfoje kontraŭ ilin, tiel ke de tempo al tempo oni aŭ portas lin triumfe tra la vilaĝa strato aŭ bruligas lian figuraĵon, depende de lia plej lasta heroaĵo. Oni diras, ke li havas proksimume sep procesojn aktualajn, kiuj probable glutos la restaĵon de lia havaĵo, kaj tiel senpikiligos lin kaj lasos lin sendanĝera en la estonteco. Escepte de la juro li ŝajnas bonkora afabla persono, kaj mi mencias lin nur ĉar vi insistis, ke mi sendu priskribon pri la homoj en nia ĉirkaŭaĵo. Li estas unike okupata nuntempe, ĉar, estante amatora astronomo, li posedas bonegan teleskopon, kun kiu li kuŝas sur la tegmento de sia propra domo kaj observas la erikejon dum la tuta tago, esperante ekvidi la eskapintan bagnulon. Se li limigus sian energion al tio, ĉio estus en ordo, sed disfamiĝas onidiroj, ke li intencas procesi kontraŭ doktoro Mortimero, ĉar tiu malfermis tombon sen konsento de la heredinto, pro tio ke li elfosis la neolitikan kranion en la dolmeno sur Longa Monteto. Li helpas malmonotonigi niajn vivojn kaj havigas iom da komika malstreĉo, kie tio estas urĝe bezonata.

Kaj nun, ĝisdatiginte vin pri la eskapinta bagnulo, Stepeltonoj, doktoro Mortimero kaj Frenklendo de Laftera Halo, mi finu per la plej grava, kaj rakontu al vi iom pli pri la Barimoroj, kaj precipe pri la surprizaj okazaĵoj de hieraŭ nokte.

Unue pri la esplora telegramo, kiun vi sendis el Londono por certiĝi, ke Barimoro estas efektive ĉi tie. Mi jam klarigis, ke la atestaĵo de la poŝtisto indikas, ke la provo estis senvalora kaj ke pruvon ni ne havas el kiu ajn vidpunkto. Mi rakontis al kavaliro Henriko, kiel statas la afero, kaj li tuj laŭ sia senkaŝa maniero alvokis Barimoron kaj demandis, ĉu la telegramon li ricevis propramane.

Barimoro diris, ke jes.

– Ĉu la junulo liveris ĝin senpere en viajn manojn? – demandis kavaliro Henriko.

Barimoro aspektis surprizite kaj iomete pripensis.

– Ne, mi estis en la deponejo tiumonente, kaj mia edzino alportis ĝin al mi.

– Ĉu vi respondis ĝin persone?

– Ne, mi sciigis al mia edzino, kion respondi, kaj ŝi iris suben por skribi ĝin.

Tiuvespere li proprainiciate revenis al la temo.

– Mi ne tute komprenis la celon de viaj demandoj hodiaŭ matene, kavaliro Henriko, – li diris. – Espereble ili ne signifas, ke mi faris ion kio perdigis al mi vian fidon?

Kavaliro Henriko devis certigi al li, ke ne estis tiel, kaj pacigi lin per donaco de granda sortimento de sia malnova vestaĵaro, ĉar la londonaj vestaĵoj jam ĉiuj alvenis.

Sinjorino Barimoro interesas min. Ŝi estas peza, solida persono, tre limigita, intensive respektinda, kaj ema puritani. Vi apenaŭ povus imagi personon malpli emocian. Tamen mi jam sciigis al vi ke dum la unua nokto ĉi tie, mi aŭdis ŝin plorĝemi amare, kaj poste mi pli ol unufoje rimarkis larmospurojn sur ŝia vizaĝo. Ia profunda malĝojo mordas senĉese ŝian koron. Foje mi konjektas, ke ŝi havas kulpan memoron, kiu ŝin hantas, kaj foje mi suspektas, ke Barimoro estas hejma tirano. Mi ĉiam sentis en la karaktero de tiu viro ion apartan kaj dubindan, sed la aventuro de hieraŭ nokte pintigas miajn suspektojn.

Kaj tamen ĝi eble ŝajnos en si mem bagatelo. Vi scias, ke mi ne estas tre profunda dormanto, kaj post kiam mi gardas en tiu ĉi domo, mia dormo estas pli ol iam malprofunda. Hieraŭ nokte, ĉirkaŭ la dua horo, min vekis singardaj paŝoj preterpasantaj mian ĉambron. Mi ellitiĝis, malfermis mian pordon, kaj elrigardis. Longa nigra ombro treniĝis tra la koridoro. Ĝin sternis viro, kiu marŝis mallaŭte trakoridore kun kandelo en la mano. Li portis ĉemizon kaj pantalonon kaj nudpiedis. Mi povis vidi nur la konturon, sed lia altstaturo sciigis min, ke tiu estas Barimoro. Li marŝis tre malrapide kaj singarde, kaj en lia tuta aspekto estis io nepriskribeble kulpa kaj kaŝiĝema.

Mi jam diris al vi, ke la koridoron interrompas la balkono ĉirkaŭ la halo, sed ke ĝi rekomenciĝas ĉe la alia ekstremo. Mi atendis ĝis li forpasis el mia vidkampo, kaj tiam mi sekvis lin. Kiam mi ĉirkaŭiris la balkonon, li jam atingis la finon de la fora koridoro, kaj mi povis vidi pro luma ekbrilo tra malfermita pordo, ke li eniris en unu el la ĉambroj. Nu, ĉiuj ĉi ĉambroj estas senmeblaj kaj neokupataj, kaj tial la ekspedicio iĝis pli ol iam mistera. La lumo brilis senflirte, kvazaŭ li starus senmove. Mi kaŝiris tra la koridoro laŭeble senbrue kaj gvatis ĉirkaŭ la angulon de la pordo.

Barimoro kaŭris apud la fenestro kun la kandelo tenata antaŭ la vitro. Lia profilo estis duonturnita al mi, kaj lia vizaĝo ŝajnis rigida pro anticipo, dum li rigardadis en la nigron de la erikejo. Dum kelkaj minutoj li staris rigardante atente. Poste li eligis profundan ĝemon, kaj per senpacienca gesto li estingis la lumon. Tuj mi reiris al mia ĉambro, kaj tre baldaŭ aŭdiĝis la singardaj paŝoj denove preterpasantaj dum ilia revenvojo. Longe poste, kiam mi leĝere ekdormis, mi aŭdis ŝlosilon turniĝi en seruro ie, sed mi ne povis konstati, de kie venis la brueto. La signifon de ĉio ĉi mi ne povas konjekti, sed iu sekreta afero evoluas en tiu ĉi morna domo, al kies klarigo ni venos pli aŭ malpli baldaŭ. Mi ne volas ĝeni vin per miaj teorioj, ĉar vi petis, ke mi havigu al vi nur faktojn. Mi longe interparolis kun kavaliro Henriko hodiaŭ matene, kaj ni formis planon de kampanjo bazitan sur miaj pasintnoktaj observoj. Mi provizore ne priparolos ĝin, sed ĝi verŝajne igos mian venontan raporton legaĵo interesa.


Страницы книги >> Предыдущая | 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 | Следующая
  • 0 Оценок: 0

Правообладателям!

Это произведение, предположительно, находится в статусе 'public domain'. Если это не так и размещение материала нарушает чьи-либо права, то сообщите нам об этом.


Популярные книги за неделю


Рекомендации