Электронная библиотека » Артур Дойл » » онлайн чтение - страница 9

Текст книги "La ĉashundo de la Baskerviloj"


  • Текст добавлен: 12 ноября 2013, 18:05


Автор книги: Артур Дойл


Жанр: Зарубежные детективы, Зарубежная литература


сообщить о неприемлемом содержимом

Текущая страница: 9 (всего у книги 12 страниц)

Шрифт:
- 100% +

Figuro proksimiĝis al ni el la erikejo, kaj mi vidis la malhelan ardon de cigaro. La luno lumis al li, kaj mi povis konstati la netan formon kaj gajecan marŝadon de la naturesploristo. Li haltis vidante nin kaj poste pluiris.

– Nu, doktoro Vatsono, ne temas pri vi, ĉu? Vi estas la lasta persono, kiun mi atendus vidi sur la erikejo je tiu nokta horo. Ho ve, kio estas tio? Ĉu iu vundiĝis? Ne… Ne diru al mi, ke temas pri nia amiko kavaliro Henriko!

Li rapidis preter min kaj kliniĝis super la mortinto. Ni aŭdis siblan enspiron kaj la cigaro falis el liaj fingroj.

– Kiu… kiu estas? – li balbutis.

– Li estas Seldeno, la viro, kiu eskapis el Princurbo.

Stepeltono turnis al ni la teruritan vizaĝon, sed per ekstrema klopodo li venkis sian miron kaj sian desapontiĝon. Li rigardis akre al Holmso kaj al mi.

– Ho ve! Kia tre ŝoka okazaĵo! Kiel li mortis?

– Ŝajnas, ke li rompis sian kolon per falo trans tiujn ŝtonegojn. Mia amiko kaj mi promenis sur la erikejo, kiam ni aŭdis krion.

– Ankaŭ mi aŭdis krion. Ĝuste tio eldomigis min. Mi estis maltrankvila pri kavaliro Henriko.

– Kial ĝuste pri kavaliro Henriko? – mi ne povis ne demandi.

– Ĉar mi proponis, ke li venu al ni. Kiam li ne venis, mi surpriziĝis, kaj mi nature maltrankviliĝis pri lia sekureco, kiam mi aŭdis kriojn sur la erikejo. Cetere, – liaj okuloj saltis de mia vizaĝo al tiu de Holmso, – ĉu vi aŭdis ion alian krom krio?

– Ne, – diris Holmso, – ĉu vi?

– Ne.

– Do, kion vi aludas?

– Ho, vi konas la rakontojn de la kampuloj pri la fantoma ĉashundo, kaj tiel plu. Oni diras, ke ĝi aŭdeblas nokte sur la erikejo. Mi scivolis, ĉu atesteblas tia bruo hodiaŭ nokte.

– Ni aŭdis nenion similan, – mi diris.

– Kaj kio estas via teorio pri la morto de tiu ĉi povrulo?

– Mi ne dubas, ke frenezigis lin maltrankvilo kaj senŝirmeco. Li trakuris la erikejon laŭ malprudenta maniero kaj fine transfalis ĉi tie kaj rompis sian kolon.

– Tio ŝajnas la plej racia teorio, – diris Stepeltono kaj eligis suspiron, kiu laŭ mia interpreto signis malŝarĝiĝon. – Kion vi opinias pri tio, sinjoro Ŝerloko Holmso?

Mia amiko kliniĝis salute.

– Vi rapide identigas, – li diris.

– Ni atendis vin en la regiono, de kiam alvenis doktoro Vatsono. Vi venis ĝustatempe por vidi tragedion.

– Jes, efektive, mi ne dubas, ke la klarigo de mia amiko kovros la faktojn. Mi kunprenos malagrablan memoraĵon al Londono morgaŭ.

– Ho, vi reiros morgaŭ, ĉu?

– Tion ni intencas.

– Mi esperas, ke via vizito ĵetis iom da lumo sur la okazaĵojn, kiuj perpleksis nin?

Holmso ŝultrotiris kaj diris:

– Oni ne ĉiam povas havi la esperitan sukceson. Esploranto bezonas faktojn sed ne legendojn, nek onidirojn. Tiu ĉi kazo ne estis kontentiga.

Mia amiko parolis laŭ sia plej verema kaj plej senkoncerna maniero. Stepeltono daŭre rigardis lin akre. Poste li turnis sin al mi.

– Mi proponus porti tiun ĉi povrulon al mia domo, sed tio timigus mian fratinon kaj mi ne sentus min pravigita, tion farante. Mi opinias, ke se ni kovros lian vizaĝon, li estos sekura ĝis la mateno.

Kaj tiel estis aranĝite. Rezistinte la gastigan proponon de Stepeltono, Holmso kaj mi ekiris al Baskervila Halo, lasante la naturesploriston iri hejmen sola. Rerigardante ni vidis tiun figuron moviĝi malrapide for trans la larĝan erikejon, kaj malantaŭ li la unusolan nigran makulon sur la arĝenteca deklivo, kiu montris, kie kuŝas la viro, kiu tiel hororige trafis sian finon.

– Finfine ni proksime luktis, – diris Holmso, dum ni marŝis kune trans la erikejon. – Kiajn nervojn havas tiu ulo! Kiel li regajnis sian sinregon fronte al io, kio certe estis paraliziga ŝoko, kiam li trovis ke malĝusta homo viktimiĝis pro lia komploto. Mi diris al vi en Londono, Vatsono, kaj nun mi diros al vi denove, ke ni neniam havis kontraŭulon pli indan je nia skermado.

– Mi bedaŭras, ke li vidis vin.

– Kaj ankaŭ mi komence. Sed tio estis neevitebla.

– Kiel laŭ via opinio tio efikos al liaj planoj, ke li scias pri via ĉeesto?

– Ĝi eble igos lin pli singarda, aŭ ĝi eble pelos lin senprokraste al malprudentaj rimedoj. Kiel la plimultaj lertaj krimuloj, li eble tro fidos al la propra lerteco kaj imagos, ke li tute trompis nin.

– Kial ni ne arestu lin senplue?

– Mia kara Vatsono, vi naskiĝis viro agema. Via instinkto estas ĉiam fari ion energian. Sed supozu, pro la argumento, ke ni arestigu lin hodiaŭ nokte, kiel diable tio profitus al ni? Ni povus pruvi nenion kontraŭ li. Jen la diabla ruzeco de la afero! Se li agus pere de homa agento, ni povus akiri iom da atesto, sed se ni trenus tiun hundegon en la taglumon, tio ne helpus meti ŝnuron ĉirkaŭ la kolon de ĝia mastro.

– Sed ni havas kazon, ĉu ne?

– Eĉ ne ombron de ĝi… nur supozojn kaj konjektojn. Kortumo priridus nin, se ni venus kun tia rakonto kaj tia atestaĵo.

– Atestas la morto de kavaliro Karlo.

– Trovita mortinta sen vundo. Vi kaj mi scias, ke li mortis pro teruriĝo, kaj ni ankaŭ scias, kio timigis lin; sed kiel ni aranĝu, ke dek du senemociaj ĵurianoj sciu tion? Kiaj postsignoj estas de ĉashundo? Kie estas la postsignoj de ĝiaj dentoj? Kompreneble, ni scias, ke ĉashundo ne mordas kadavron, kaj ke kavaliro Karlo estis mortinta antaŭ ol la besto atingis lin. Sed ĉion ĉi ni devas pruvi, kaj nia pozicio ne ebligas tion.

– Nu, do, hodiaŭ nokte?

– Hodiaŭ nokte ni ne multe pli bone statas. Denove, ne estis rekta ligo inter la ĉashundo kaj la morto de la viro. Ni neniam vidis la ĉashundon. Ni aŭdis ĝin; sed ni ne povus pruvi, ke ĝi kuris persekute al tiu viro. Komplete malestas motivo. Ne, mia kara homo, ni devas akordigi nin al la fakto, ke provizore kazon ni ne havas, kaj ke valoras al ni riski ion ajn por starigi kazon.

– Kaj kiel vi intencas fari tion?

– Mi forte esperas pri tio, kion faros por ni sinjorino Laŭra Liono, kiam la stato de la afero estos klarigita al ŝi. Kaj krome mi havas propran planon. Sufiĉas al morgaŭ ties misaĵoj, sed mi esperas antaŭ la forpaso de la tago havi finfine la avantaĝon.

Mi povis eligi el li nenion plian, kaj li marŝis, droninte en pensoj, ĝis la Baskervila enirejo.

– Ĉu vi eniros?

– Jes, mi ne trovas kialon por plua sinkaŝado. Sed unu lasta vorto, Vatsono. Diru nenion al kavaliro Henriko pri la ĉashundo. Li supozu, ke la morto de Seldeno okazis tiel, kiel Stepeltono deziras kredigi al ni. Li havos pli fortan kuraĝon por la aflikto, kiun li devos sperti morgaŭ, kiam li estos devigita vespermanĝi kun tiuj homoj.

– Kaj ankaŭ mi.

– Do vi devos pardonpeti, kaj li devos iri sola. Tio estos facile aranĝebla. Kaj nun, se ni tro malfruas por la vespermanĝo, mi opinias, ke ni ambaŭ pretas lastmanĝi.


Ĉapitro 13
FIKSADO DE LA RETOJ

Al kavaliro Henriko pli plaĉis ol surprizis vidi Ŝerlokon Holmso, ĉar jam de kelkaj tagoj li atendis, ke la lastaj okazaĵoj logos lin el Londono. Li tamen levis la brovon, kiam li konstatis, ke mia amiko havis nek valizojn nek klarigon pri ties malesto. Inter ni ni baldaŭ havigis al li la bezonaĵojn, kaj poste dum malfrua lastmanĝo ni klarigis al la kavaliro tiom el niaj spertoj kiom ŝajnis dezirinde, ke li sciu. Sed unue mi havis la malagrablan devon informi Barimoron kaj ties edzinon pri la morto de Seldeno. Por li tio eble estis absoluta malŝarĝiĝo, sed ŝi ploris amare en sian antaŭtukon. Al la tuta mondo li estis viro violenta, duone bruto kaj duone demono; sed al ŝi li restis ĉiam la obstina knabeto en ŝia propra knabinepoko, la infano kiu kroĉis ŝian manon. Vere misegulo estas viro, kiun funebras neniu virino.

– Mi malgajumis endome la tutan tagon de kiam Vatsono foriris matene, – diris la kavaliro. – Supozeble mi meritas iom da kredito, ĉar mi plenumis mian promeson. Se mi ne ĵurus ne eliri sola, mi eble spertus pli viglan vesperon, ĉar mi ricevis mesaĝon de Stepeltono, kiu invitis min tien.

– Mi ne dubas, ke vi spertus pli viglan vesperon, – diris Holmso seke. – Cetere, supozeble vi ne scias, ke ni funebris vin kiel nukrompinton, ĉu?

Kavaliro Henriko malfermegis siajn okulojn:

– Kial do?

– Tiu povrulo estis vestita per viaj vestaĵoj. Mi timas, ke via servisto, kiu transdonis ilin al li, eble havos malagrablaĵojn ĉe la polico.

– Tio estas neverŝajna. Neniu marko estis sur ili, miascie.

– Feliĉe por li – feliĉe por vi ĉiuj, ĉar vi ĉiuj troviĝas malĝustaflanke de la leĝoj en tiu ĉi afero. Mi ne certas, sed eble kiel konscienca detektivo mi devus unue aresti la tutan domanaron. La raportoj de Vatsono estas dokumentoj tre krimuligaj.

– Sed kio pri la enketo? – demandis la kavaliro. – Ĉu vi eligis ion el la implikaĵo? Ŝajnas al mi, ke Vatsono kaj mi ne estas multe pli informitaj, ol kiam ni alvenis.

– Mi opinias, ke baldaŭ mi povos iom pli klarigi al vi la situacion. Tiu ĉi afero estis treege malfacila kaj plej komplikita. Ekzistas pluraj punktoj pri kiuj ni ankoraŭ bezonas lumigon, sed tio tamen venas.

– Ni travivis unu sperton, kiel supozeble Vatsono sciigis al vi. Ni aŭdis la ĉashundon sur la erikejo, do mi povas ĵuri, ke ne temas tute pri malplena superstiĉo. Mi iom kontaktiĝis kun hundoj, kiam mi estis en la okcidento, kaj mi rekonas hundon, kiam mi aŭdas ĝin. Se vi povos buŝumi kaj ĉeni ĝin, mi pretos ĵuri, ke vi estas la plej granda detektivo iam ekzistinta.

– Mi kredas, ke mi buŝumos ĝin kaj ĉenos ĝin enorde, se vi havigos al mi vian helpon.

– Kion ajn vi instrukcios al mi, mi tion faros.

– Tre bone, kaj mi ankaŭ petas, ke vi faru tion blinde, ne ĉiam postulante la kialon.

– Laŭ via plaĉo.

– Se vi tion faros, mi opinias, ke tre verŝajne nia eta problemo baldaŭ estos solvita. Mi ne dubas…

Li ĉesis subite kaj rigardis fikse super mian kapon en la aeron. La lamplumo trafis lian vizaĝon, kaj tiel atenta kaj senmova ĝi estis, ke ĝi povus esti vizaĝo de klare ĉizita klasika statuo, personigo de viglo kaj anticipo.

– Kio estas? – ni ambaŭ ekkriis.

Mi povis vidi, kiam li mallevis la okulojn, ke li subpremas iun internan emocion. Liaj trajtoj estis ankoraŭ regataj, sed liaj okuloj brilis je amuzita ekzaltiĝo.

– Pardonu la admiremon de artŝatanto, – li diris, gestante per sia mano al la vico de portretoj, kiu kovris la kontraŭan muron. – Vatsono ne volas konsenti, ke mi iom komprenas la arton, sed tion kaŭzas nura ĵaluzo, ĉar niaj vidpunktoj pri la temo malsamas. Nu, tiu vere estas belega serio da portretoj.

– Nu, mi ĝojas aŭdi vin diri tion, – diris kavaliro Henriko, ekrigardante iom surprizite mian amikon. – Mi ne pretendas scii multon pri tiaj aferoj, kaj mi pli kompetentas juĝi ĉevalon aŭ virbovon ol bildon. Mi ne sciis, ke vi trovas tempon por tiaj aferoj.

– Mi rekonas bonaĵon, kiam mi vidas ĝin, kaj mi vidas ĝin nun. Tion pentris Kneller, mi pretas ĵuri, tiun damon en la blua silkaĵo, kaj la dika sinjoro en peruko devas esti de Reynolds. Ili ĉiuj estas familiaj portretoj, mi supozas?

– Ĉiuj.

– Ĉu vi konas la nomojn?

– Barimoro instruis min pri ili, kaj mi kredas, ke mi povas sufiĉe bone ripeti miajn lecionojn.

– Kiu estas la sinjoro kun teleskopo?

– Vicadmiralo Baskervilo, kiu servis sub Rodney en la Okcidentaj Indioj. La viro en la blua frako kun volvaĵo da papero estas kavaliro Vilhelmo Baskervilo, kiu estis komitata prezidanto de la parlamento sub Pitt.

– Kaj la kavaliro kontraŭ mi – tiu en nigra veluro kaj puntoj?

– Ha, vi rajtas scii pri li. Tiu estas la kaŭzo de la tuta misfarado, la malvirtega Hugo, kiu komencis la ĉashundon de la Baskerviloj. Ne tre verŝajne ni forgesos lin.

Mi rigardis interesite kaj iom surprizite la portreton.

– Dio mia! – diris Holmso, – li ŝajnas homo sufiĉe kvieta kaj humilmora, sed supozeble troviĝis embuska diablo en liaj okuloj. Mi bildigis lin al mi kiel personon pli fortikan kaj banditan.

– Ne estas dubo pri la aŭtenteco, ĉar la nomo kaj la dato 1647 estas sur la reverso de la tolo.

Holmso diris malmulton plian, sed la bildo de la malnova diboĉulo ŝajnis fascini lin, kaj liaj okuloj konstante fiksiĝis al ĝi dum la manĝo. Nur poste, kiam kavaliro Henriko jam iris al sia dormoĉambro, mi povis sekvi la direkton de liaj pensoj. Li rekondukis min en la bankedan salonon, kun la dormoĉambra kandelo en la mano, kaj li levis ĝin al la tempomakulita portreto sur la muro.

– Ĉu vi vidas tie ion?

Mi rigardis la larĝan plumhavan ĉapelon, la buklojn, la blankan puntan kolumon, kaj la rektan severan vizaĝon kadritan inter ili. Ĝi ne estis bruta vizaĝo, sed ĝi estis rigida, malmola kaj severa, kun firma maldiklipa buŝo, kaj malvarme netoleremaj okuloj.

– Ĉu ĝi similas iun konaton al vi?

– Ĝi iom similas kavaliron Henriko ĉirkaŭ la makzelo.

– Nur sugestete, eble. Sed atendu momenton!

Li stariĝis sur seĝo, kaj tenante la lumon per sia maldekstra mano, li kurbigis sian dekstran brakon antaŭ la larĝa ĉapelo kaj ĉirkaŭ la longaj bukloj.

– Bona ĉielo! – mi ekkriis mirigite.

La vizaĝo de Stepeltono aperis de la tolo.

– Ha, jam vi vidas tion. Miaj okuloj estas trejnitaj por esplori vizaĝojn kaj ne ties ornamaĵojn. La unua kvalito de krimesploranto estas, ke li travidu maskaĵojn.

– Sed tio estas miriga. Tio povus esti lia portreto.

– Jes, ĝi estas interesa specimeno de retroturniĝo, kiu ŝajnas samtempe fizika kaj spirita. Studado de familiaj portretoj sufiĉas por konverti homon al la doktrino de reenkarniĝo. La ulo estas iu Baskervilo… Tio estas evidenta.

– Kun projekto pri la heredado.

– Ĝuste. Tiu ĉi hazardo de la bildo havigis al ni unu el niaj plej evidente mankintaj ĉeneroj. Ni jam havas lin, Vatsono, ni havas lin, kaj tutcerte antaŭ la morgaŭa nokto li flirtados en nia reto tiel senhelpa kiel unu el liaj propraj papilioj. Pinglo, korko kaj slipo, kaj ni aldonos lin al la Bakerstrata kolekto!

Li eksplodis al unu el siaj maloftaj ridoj, dum li forturnis sin de la bildo. Ne ofte mi aŭdis lin ridi, kaj tio ĉiam antaŭdiris malbonon al iu.

Mi ellitiĝis akurate en la mateno, sed Holmso estis eĉ pli frue aktiva, ĉar mi vidis lin alvenanta laŭ la alirejo, kiam mi vestis min.

– Jes, ni devos havi zorgoplenan tagon hodiaŭ, – li komentis kaj kunfrotis siajn manojn pro la ĝojo de agado. – Ĉiuj retoj estas lokitaj, kaj la ĉasado estas komencota. Ni scios antaŭ la tagfino, ĉu ni kaptis nian grandan sveltmakzelan ezokon, aŭ ĉu ĝi sukcesis tramaŝiĝi.

– Ĉu vi jam estis sur la erikejo?

– Mi sendis raporton de Grimpeno al Princurbo pri la morto de Seldeno. Mi opinias promesi, ke neniu el vi estos ĝenata pri la afero. Kaj mi kontaktis mian fidelan Kartrajton, kiu certe forvelkus antaŭ la pordo de mia kabano, kiel faras hundo ĉe la tombo de sia mastro, se mi ne trankviligus lin pri mia sekureco.

– Kia estas la venonta movo?

– Vidi kavaliron Henriko. Ha, jen li!

– Bonan matenon, Holmso, – diris la kavaliro. – Vi aspektas kiel generalo kiu planas batalon kun sia stabestro.

– Precize tia estas la situacio. Vatsono petis ordonojn.

– Kaj ankaŭ mi.

– Tre bone. Estas aranĝite, laŭ mia kompreno, ke vi vespermanĝu kun niaj geamikoj Stepeltonoj hodiaŭ vespere.

– Mi esperas, ke ankaŭ vi venos. Ili estas homoj tre gastamaj, kaj mi certas, ke ili tre ĝojus akcepti vin.

– Bedaŭrinde Vatsono kaj mi devas iri al Londono.

– Ĉu al Londono?

– Jes, mi opinias, ke ni pli utilos tie en la nuna konjunkturo.

La vizaĝo de la kavaliro videble plilongiĝis.

– Mi esperis, ke vi intencas subteni min dum tiu ĉi afero. La Halo kaj la erikejoj ne estas tre agrablaj, kiam oni estas sola.

– Mia kara homo, vi devas fidi min senŝancele kaj fari precize tion, kion mi instrukcias. Vi povos diri al viaj geamikoj, ke ni tre ĝoje akompanus vin, sed ke urĝa afero postulis, ke ni estu en la ĉefurbo. Ni esperas tre baldaŭ reveni al Devono. Ĉu vi memoros transdoni al ili tiun mesaĝon?

– Se vi insistas.

– Mankas alternativo, mi certigas vin.

Mi konstatis pro la nubeca frunto de la kavaliro, ke lin plorige vundis tio, kion li taksis nia dizerto.

– Kiam vi deziras iri? – li malvarme demandis.

– Tuj post la matenmanĝo. Ni veturos al Kum-Tresio, sed Vatsono postlasos siajn posedaĵojn kiel garantiaĵon, ke li revenos al vi. Vatsono, sendu noton al Stepeltono por informi lin, ke bedaŭrinde vi ne povos veni.

– Mi tre ŝatus akompani vin al Londono, – diris la kavaliro. – Kial mi restu sola ĉi tie?

– Ĉar ĉi tie estas via posteno. Ĉar vi promesis al mi, ke vi faros laŭ la instrukcioj, kaj mi diras, ke vi restu.

– Do bone, mi restos.

– Ankoraŭ unu instrukcio! Mi deziras, ke vi veturu al Meripita Domo. Resendu tamen vian kabrioleton, kaj sciigu al ili, ke vi intencas marŝi hejmen.

– Ĉu marŝi trans la erikejon?

– Jes.

– Sed ĝuste tion vi oftege avertis min ne fari.

– Ĉi-foje vi povos fari tion sendanĝere. Se mi ne tute fidus viajn nervojn kaj vian kuraĝon, mi ne proponus tion, sed estas necesege, ke vi tion faru.

– Do mi faros ĝin.

– Kaj se via vivo valoras al vi, ne transiru la erikejon laŭ alia direkto ol sur la rekta pado kondukanta de Meripita Domo al la Grimpena Vojo, kiu estas via natura vojo hejmen.

– Mi faros precize laŭ via instrukcio.

– Tre bone. Mi estus kontenta foriri laŭeble baldaŭ post la matenmanĝo, por atingi Londonon posttagmeze.

Min tre konsternis tiu programo, kvankam mi memoris, ke Holmso diris al Stepeltono je la antaŭa nokto, ke lia vizito finiĝos je la posta tago. Ne venis al mi en la kapon tamen, ke li deziros, ke mi akompanu lin, kiel mi ankaŭ ne povis kompreni kiel ni ambaŭ povus foresti en la momento, kiun li mem deklaris kriza. Nenio eblis tamen krom senhezita obeo; do ni adiaŭis nian malgajan amikon, kaj post du horoj ni troviĝis en la stacidomo de Kum-Tresio kaj resendis la veturilon hejmen. Malgranda junulo atendis nin sur la perono.

– Kion vi ordonos, sinjoro?

– Veturu per tiu ĉi trajno al la ĉefurbo, Kartrajto. Tuj post via alveno sendu telegramon al kavaliro Henriko Baskervilo, mianome, dirante ke se li trovos la poŝlibron, kiun mi perdis, li sendu ĝin per registrita poŝto al Bakerstrato.

– Jes, sinjoro.

– Kaj demandu ĉe la stacidoma oficejo, ĉu troviĝas mesaĝo por mi.

La junulo revenis kun telegramo, kiun Holmso transdonis al mi. Ĝi legiĝis:

TELEGRAMO RICEVITA. VENOS KUN NESUBSKRIBITA RAJTIGILO. ALVENO JE LA KVINA KVARDEK. LESTRADO.

– Tiu respondas al la mia de hodiaŭ matene. Li estas la plej kapabla el profesiuloj, ŝajnas al mi, kaj ni eble bezonos lian helpon. Nun, Vatsono, mi opinias, ke ni ne povos pli profite okupi nian tempon ol per vizito al via konatino, sinjorino Laŭra Liono.

Lia kampanja plano komencis evidentiĝi. Li utiligos la kavaliron por konvinki la Stepeltonojn, ke ni fakte foriris, dum ni vere revenos en la momento, kiam ni plej verŝajne estos bezonataj. Tiu telegramo el Londono, se kavaliro Henriko mencios ĝin al la Stepeltonoj, forigos el iliaj mensoj la lastan suspekton. Jam mi ŝajnis vidi niajn retojn proksimiĝantaj al tiu sveltmakzela ezoko.

Sinjorino Laŭra Liono estis en sia oficejo, kaj Ŝerloko Holmso komencis sian intervjuon laŭ malkaŝemo kaj rekteco, kiuj konsiderinde mirigis ŝin.

– Mi esploras la cirkonstancojn, kiuj ĉirkaŭis la morton de kavaliro Karlo Baskervilo, – li diris. – Mia jena amiko, doktoro Vatsono, jam informis min pri tio, kion vi komunikis, kaj ankaŭ pri tio, kion vi kaŝis rilate tiun aferon.

– Kion mi kaŝis? – ŝi defie demandis.

– Vi konfesis, ke vi petis, ke kavaliro Karlo estu ĉe la pordeto je la deka horo. Ni scias, ke tiuj estis la loko kaj horo de lia morto. Vi kaŝis la ligon inter tiuj du okazaĵoj.

– Ligo ne estas.

– Tiukaze la koincido nepre estas eksterordinara. Sed mi opinias, ke ni finfine sukcesos pruvi la ligon. Mi volas esti senkaŝa kun vi, sinjorino Liono. Mi traktas tiun kazon kiel murdon, kaj la atestaĵo eble implikos ne nur vian amikon sinjoron Stepeltono, sed ankaŭ lian edzinon.

La damo eksaltis de sur la seĝo.

– Lia edzino! – ŝi ekkriis.

– Tiu fakto ne plu estas sekreta. La persono, kiu ŝajnigas sin lia fratino, estas vere lia edzino.

Sinjorino Liono residiĝis. Ŝiaj manoj kroĉis la apogilojn de la seĝo, kaj mi vidis, ke la rozkoloraj ungoj blankiĝis pro la premo de la kroĉado.

– Lia edzino! – ŝi diris denove. – Lia edzino! Li ne estas edziĝinta.

Ŝerloko Holmso levis la ŝultrojn.

– Pruvu tion al mi! Pruvu tion al mi! Kaj se vi tion povas!.. – la flama ardo de ŝiaj okuloj diris pli ol povus diri la vortoj.

– Mi venis preparita, – diris Holmso, elpoŝigante plurajn paperojn. – Jen foto de la paro farita en Jorko antaŭ kvar jaroj. Sur ĝi estas skribite “gesinjoroj Vandeluroj”, sed vi ne havos malfacilaĵojn rekoni lin kaj ŝin, se vi konas ŝin laŭaspekte. Jen tri priskriboj, subskribitaj de fidindaj atestantoj, pri gesinjoroj Vandeluroj, kiuj tiam estris privatan lernejon ĉe Sankta Olivero. Legu ilin, kaj vidu, ĉu vi povas dubi pri la identeco de tiuj homoj.

Ŝi ekrigardis ilin, kaj poste suprenrigardis al ni kun la senesprima rigida mieno de senesperulino.

– Sinjoro Holmso, – ŝi diris, – tiu homo proponis al mi geedziĝon, kondiĉe ke mi sukcesu eksedzigi mian edzon. Li mensogis al mi, tiu kanajlo, laŭ ĉiu pensebla maniero. Eĉ unu veran vorton li ne diris al mi. Kaj kial?.. Kial? Mi supozis, ke ĉio celis avantaĝe al mi. Sed nun mi konstatas, ke mi neniam estis alia ol ilo en liaj manoj. Kial mi rilatu fidinde al tiu, kiu neniam rilatis fidinde al mi? Kial mi provu ŝirmi lin antaŭ la sekvoj de liaj propraj misegaj agoj? Demandu, kion vi volas, kaj nenion mi kaŝos. Unu aferon mi ĵuras al vi, kaj tio estas, ke mi neniam eĉ sonĝis pri malutilo al tiu maljuna sinjoro, kiu estis mia plej bonkora amiko.

– Mi tute kredas vin, sinjorino, – diris Ŝerloko Holmso. – La rakonto pri tiuj okazaĵoj certe devas tre dolorigi vin, kaj eble faciligos tion por vi, se mi diros al vi, kio okazis, kaj vi povos korekti min, se mi kulpos gravan eraron. La sendon de tiu letero sugestis al vi Stepeltono, ĉu?

– Li diktis ĝin.

– Mi supozas, ke la kialo, kiun li donis al vi, estis, ke vi ricevos helpon de kavaliro Karlo pri la juraj elspezoj, ligitaj al via eksedziniĝo, ĉu?

– Ĝuste.

– Kaj poste, kiam vi jam sendis la leteron, li persvadis vin ne iri al la rendevuo?

– Li diris al mi, ke ĝenus lian memrespekton, se alia viro trovus la monon por tia celo, kaj ke kvankam li estas malriĉa, li mem dediĉos sian lastan pencon al forigo de la obstakloj disigantaj nin.

– Li ŝajnas havi tre konsekvencan karakteron. Kaj poste vi aŭdis nenion, ĝis vi legis raportojn pri la morto en ĵurnalo, ĉu?

– Ne.

– Kaj li devigis vin diri nenion pri via rendevuo kun kavaliro Karlo?

– Tiel estis. Li diris, ke la morto estas tre mistera, kaj ke oni nepre suspektus min, se la faktoj diskoniĝus. Li per timo silentigis min.

– Ĝuste. Sed ĉu vi ion suspektis?

Ŝi hezitis kaj rigardis suben.

– Mi konis lin, – ŝi diris. – Sed se li fidelus al mi, mi ĉiam fidelus al li.

– Mi opinias, ke entute vi travivis bonŝancan eskapon, – diris Ŝerloko Holmso. – Vi tenis lin sub via potenco, kaj tion li sciis, kaj tamen vi pluvivas. Vi promenis dum kelkaj monatoj tre proksime al la rando de abismo. Ni devas nun deziri al vi bonan matenon, sinjorino Liono, kaj tre verŝajne vi baldaŭ aŭdos de ni denove.

– Nia kazo finrondiĝas, kaj malfacilo post malfacilo maldensiĝas antaŭ ni, – diris Holmso, dum ni staris atendante la alvenon de la ekspresa trajno el la ĉefurbo. – Mi baldaŭ estos en pozicio kunmeti je unuopa konektita rakonto unu el la plej eksterordinaraj kaj sensaciaj krimoj de la moderna epoko. Studantoj de krimologio memoros pri la analogaj okazaĵoj en Grodno, en Belarusio, en la jaro 1866, kaj kompreneble estis la Andersonaj murdoj en Norda Karolino, sed tiu ĉi kazo havas kelkajn trajtojn, kiuj estas tute propraj. Ankaŭ nun ni havas neniun klaran pruvon kontraŭ tiu tre ruza homo. Sed mi ege surpriziĝos, se ĝi ne estos sufiĉe klara, antaŭ ol ni enlitiĝos hodiaŭ vespere.

La londona ekspreso alvenis muĝe al la stacio, kaj malgranda forta buldogsimila viro elsaltis el unuaklasa kupeo. Ni ĉiuj manpremis, kaj mi tuj konstatis per la respekta rigardo, kiun Lestrado direktis al mia kunulo, ke li multon lernis, de kiam ili kunlaboris la unuan fojon. Mi tre bone memoras la malestimon, kiun la teorioj de la rezonisto kutimis tiam veki en la praktikulo.

– Ĉu io bona? – li demandis.

– La plej grandioza afero jam de jaroj, – diris Holmso. – Ni disponas pri du horoj antaŭ ol necesos pensi pri komencado. Mi opinias, ke ni pasigu ĝin ĉe iom da vespermanĝo, kaj poste, Lestrado, ni forigos el via gorĝo la londonan nebulon donante al vi enspiron de la pura nokta aero de la Darta Erikejo. Ĉu vi neniam vizitis ĝin? Ha, nu, supozeble, vi ne forgesos vian unuan viziton.


Страницы книги >> Предыдущая | 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 | Следующая
  • 0 Оценок: 0

Правообладателям!

Это произведение, предположительно, находится в статусе 'public domain'. Если это не так и размещение материала нарушает чьи-либо права, то сообщите нам об этом.


Популярные книги за неделю


Рекомендации