Электронная библиотека » Артур Дойл » » онлайн чтение - страница 8

Текст книги "La ĉashundo de la Baskerviloj"


  • Текст добавлен: 12 ноября 2013, 18:05


Автор книги: Артур Дойл


Жанр: Зарубежные детективы, Зарубежная литература


сообщить о неприемлемом содержимом

Текущая страница: 8 (всего у книги 12 страниц)

Шрифт:
- 100% +

Malbonŝanco ĉiam trafis nin dum tiu ĉi enketo, sed nun finfine la ŝanco favoris min. Kaj la mesaĝisto de la favora fortuno estis neniu alia ol sinjoro Frenklendo, kiu staris, grizbarba kaj ruĝvizaĝa, apud sia ĝardenpordeto, kiu malfermiĝis al la ĉefvojo, laŭ kiu mi veturis.

– Bonan tagon, doktoro Vatsono, – li kriis kun nekutima bonhumoro, – vi vere devas ripozigi viajn ĉevalojn kaj enveni por trinki glason da vino kaj por gratuli min.

Miaj sentoj pri li tute ne estis amikaj post tio, kion mi aŭdis pri lia traktado de la filino, sed mi tre deziris sendi hejmen Perkinson kaj la kabrioleton, kaj la ebleco estis oportuna. Mi eliris kaj sendis mesaĝon al kavaliro Henriko, ke mi almarŝos por la vespermanĝo. Poste mi sekvis Frenklendon en lian manĝoĉambron.

– Hodiaŭ estas tago grandioza por mi, sinjoro, unu el la elstaraj tagoj en mia vivo, – li ekkriis kun multaj ridglugloj. – Mi sukcesis pri duobla evento. Mi intencas instrui al la homoj en tiu ĉi regiono, ke leĝo estas leĝo, kaj ke ĉi tie estas homo, kiu ne timas apelacii ĝin. Mi konfirmis irorajton tra la centro de la parko de la olda Mideltono, rekte tra ĝi, sinjoro, malpli ol cent metrojn for de lia dompordo. Kion vi opinias pri tio? Ni instruos al tiuj magnatoj, ke ili ne povas trampli la rajtojn de la ordinaruloj, damnu ilin! Kaj mi fermis la arbaron, kie la homoj en Filikindo kutimis pikniki. Tiuj inferuloj ŝajnas supozi, ke ne ekzistas propraĵrajtoj, kaj ke ili povas svarmi laŭplaĉe kun siaj paperoj kaj boteloj. Ambaŭ kazoj deciditaj, doktoro Vatsono, kaj ambaŭ miafavore. Tian tagon mi ne pasigis de kiam mi kulpigis kavaliron Johano Morlando pri senrajta eniro, ĉar li sportpafis ĉe sia propra kuniklejo.

– Kiel diable vi faris tion?

– Legu pri ĝi en la arĥivoj, sinjoro. Vi profitos el la legado de “Frenklendo kontraŭ Morlando, Kortumo de la Reĝina Juĝistaro”. Tio kostis al mi £200, sed mi akiris mian verdikton.

– Ĉu ĝi iel utilis al vi?

– Neniel, sinjoro, neniel. Mi fieras diri, ke mi estis senpartia en la afero. Mi agas tute pro sento pri publika devo. Mi ne dubas, ekzemple, ke la homoj en Filikindo hodiaŭ nokte bruligos mian pajlofiguron. Mi diris al la polico, kiam lastfoje oni faris tion, ke ili devos ĉesigi tiujn hontindajn elmontradojn. La graflanda policistaro statas skandale, sinjoro, kaj ĝi ne provizis al mi la protekton, al kiu mi rajtas. La kazo de “Frenklendo kontraŭ Reĝino” atentigos la publikon pri la afero. Mi ja diris al ili, ke ili havos okazon bedaŭri sian traktadon de mi, kaj jam miaj vortoj realiĝis.

– Kiel do? – mi demandis.

La maljunulo mienis tre scioplene.

– Ĉar mi povus sciigi al ili, kion ili avidas scii; sed nenio persvados min helpi iel ajn tiujn friponojn.

Mi estis pripensanta iun pretekston, per kiu mi povus eskapi lian klaĉadon, sed nun mi komencis deziri aŭdi pli el ĝi. Mi jam sufiĉe konstatis la kontraŭeman naturon de la maljuna pekulo por kompreni, ke forta signo de interesiĝo estus la plej certa maniero haltigi liajn konfidencojn.

– Iu kazo de ŝtelĉaso, sendube? – mi diris kun indiferenta mieno.

– Ha, ha, junulo mia, afero multe pli grava ol tio! Kio pri la bagnulo sur la erikejo?

Mi eksaltis:

– Ĉu vi volas diri, ke vi scias, kie li estas?

– Mi eble ne scias precize, kie li estas, sed mi tute certas, ke mi povus helpi la policon kapti lin. Ĉu vi neniam ekpensis, ke por trovi tiun viron oni malkovru, de kie li akiras sian nutraĵon, kaj tiel spuri ĝin al li?

Li certe ŝajnis tre senkomfortige proksimiĝi al la vero.

– Sendube, – mi diris, – sed kiel vi scias, ke li estas ie sur la erikejo?

– Mi scias tion, ĉar mi vidis propraokule la komisiiton, kiu portas al li lian manĝaĵon.

Mia koro tremis pro Barimoro. Estis serioza afero troviĝi sub la potenco de tiu malica maljuna trudulo. Sed lia posta komento malŝarĝis mian menson.

– Surprizos vin aŭdi, ke lian manĝaĵon al li portas infano. Mi vidas lin ĉiutage tra mia teleskopo sur la tegmento. Li iras laŭ la sama pado je la sama horo, kaj al kiu li irus se ne al la bagnulo?

Jen efektive estis bonŝanco! Kaj tamen mi subpremis ĉiun signon de interesiĝo. Infano! Barimoro ja diris, ke nian nekonaton provizas knabo. Ĝi estis ties spuro, kaj ne de la bagnulo, kiun Frenklendo hazarde trafis. Se mi povus akiri lian scion, tio eble ŝparus al mi longan kaj lacigan serĉadon. Sed nekredemo kaj indiferento estis evidente miaj plej valoraj kartoj.

– Mi emas diri, ke multe pli verŝajne temas pri filo de unu el la erikejaj ŝafpaŝtistoj, kiu portas la tagmanĝon al sia patro.

Plej malgranda supozo pri kontraŭdiremo fajrigis la maljunan aŭtokraton. Liaj okuloj rigardis min malice, kaj lia griza barbo hirtiĝis kvazaŭ sur kolera kato.

– Ĉu vere, sinjoro! – li diris, indikante la larĝe etenditan erikejon. – Ĉu vi vidas tie tiun Nigran Pinton? Nu, ĉu vi vidas trans ĝi la malaltan monteton kun la dornarbustoj sure? Tio estas la plej ŝtonoza parto de la tuta erikejo. Ĉu en tia loko ŝafpaŝtisto verŝajne lokigus sian postenon? Via sugesto, sinjoro, estas tute absurda.

Mi humile respondis, ke mi parolis ne sciante ĉiujn faktojn. Mia submetiĝo plaĉis al li kaj spronis lin al pliaj konfidencoj.

– Mi povas esti certa, sinjoro, ke mi disponas pri tre bona fundamento antaŭ ol formi opinion. Mi vidis la knabon ĉiam denove kun sia pakaĵo. Ĉiutage, kaj iam dufoje tage, mi povis… Sed momenton, doktoro Vatsono. Ĉu miaj okuloj trompas min, aŭ ĉu ĝuste nun io moviĝas sur tiu monteta flanko?

Ĝi malproksimis kelkajn mejlojn, sed mi povis klare vidi etan malhelan punkton kontraŭ la obtuzaj verdo kaj grizo.

– Venu, sinjoro, venu! – kriis Frenklendo, kurante supren laŭ la ŝtuparo. – Vi vidos propraokule kaj juĝos mem.

La teleskopo, instrumento respektinda, starigita sur stativo, troviĝis sur la plataj ardezaĵoj de la domo. Frenklendo ŝovis okulon al ĝi kaj eligis kontentan krieton.

– Rapidu, doktoro Vatsono, rapidu, antaŭ ol li transpasos la deklivon!

Jen li, efektive, malgranda bubo kun eta pakaĵo surŝultre, penanta malrapide supren sur la deklivo. Kiam li atingis la verton, mi vidis la ĉifonan maldelikatan figuron momente konturita antaŭ la malvarma blua ĉielo. Li ĉirkaŭrigardis, kun mieno kaŝiĝema kaj ŝtelira, kvazaŭ li timus persekuton. Poste li malaperis trans la montoverton.

– Nu! Ĉu mi ne pravas?

– Certe, ekzistas knabo, kiu ŝajnas havi sekretan mision.

– Kaj kio estas la misio, eĉ kampara policano kapablas diveni. Sed eĉ unu vorton ili ne ricevos de mi, kaj mi ligas ankaŭ vin al la sekreteco, doktoro Vatsono. Neniun vorton! Ĉu komprenite?

– Laŭ via volo.

– Oni traktis min hontinde… hontinde. Kiam la faktoj riveliĝos en “Frenklendo kontraŭ Reĝino”, mi riskas supozi, ke ondo da indigniĝo trakuros la landon. Nenio persvados min helpi iel ajn la policon. Ne ĝenus ilin, se estus mi anstataŭ mia pajlofiguro, kiun tiuj friponoj bruligis sur ŝtiparo. Sed vi ne iras, ĉu? Vi helpos min malplenigi la karafon honore al tiu ĉi grandioza okazaĵo!

Sed mi rezistis ĉiujn liajn invitojn kaj sukcesis forturni lin de lia anoncita intenco akompani min hejmen. Mi restis sur la vojo tiel longe kiel li rigardis min, kaj poste mi deviis sur la erikejon kaj direktiĝis al la ŝtonoza monteto trans kiu la knabo malaperis. Ĉio energie favoris min, kaj mi ĵuris, ke mi ne maltrafos pro manko de energio aŭ de obstino la eblecon, kiun la fortuno ĵetis sur mian vojon.

La suno estis jam subiranta, kiam mi venis al la supraĵo de la monteto, kaj la longaj deklivoj sub mi estis ore-verdaj unuflanke kaj grizombraj aliflanke. Nebuleto kuŝis malalte ĉe la fora horizonto, el kiu elstaris la fantaziaj formoj de Beilvero kaj Vulpina Pinto. Tra la vasta etendaĵo okazis nek sono nek moviĝo. Unusola granda griza birdo, mevo aŭ numenio, soris alte en la blua ĉielo. Ĝi kaj mi ŝajnis la solaj vivantaĵoj inter la enorma arkaĵo de la ĉielo kaj la dezerto sube. La malfekunda scenejo, la sento pri izoleco, kaj la mistero kaj urĝeco de mia tasko, ĉiuj frostigis mian koron. La knabo estis nenie videbla. Sed sube de mi en fendaĵo de la montetoj staris cirklo de la ŝtonaj prakabanoj, kaj meze de ili estis unu, kiu retenis sufiĉe da tegmento por roli ŝirmilon kontraŭ la vetero. Mia koro eksaltis, kiam mi vidis ĝin. Tio nepre estis la truo, en kiu la nekonato kaŝis sin. Finfine mia piedo estis antaŭ la sojlo de lia kaŝloko. Lia sekreto estis trovota.

Almarŝante la kabanon tiel singarde, kiel paŝus Stepeltono kiam li kun levita reto proksimiĝus al sidanta papilio, mi konfirmis al mi, ke tiu loko efektive estas uzata kiel loĝejo. Svaga padeto inter la rokoj kondukis al la kaduka malfermaĵo kiu rolis pordon. Ĉio silentis interne. La nekonato eble embuskis tie, aŭ li eble vagis sur la erikejo. Miaj nervoj vibris pro la sento de aventuro. Forĵetinte mian cigaredon, mi manpremis la tenilon de mia revolvero, kaj marŝinte rapide ĝis la pordo mi enrigardis. La kabano estis senhoma.

Sed vidiĝis sufiĉe da indikoj, ke mi ne sekvis falsan spurodoron. Certe ĉi tie loĝis la viro. Kelkaj lankovriloj volvitaj en akvoimuna tolo kuŝis sur ĝuste tiu ŝtona plato, sur kiu iam dormis neandertala homo. La cindroj de la fajro estis amasigitaj en kruda kameno. Apud ĝi kuŝis kelkaj kuiriloj kaj sitelo duonplena je akvo. Rubaĵo de malplenaj ladskatoloj montris, ke la loko estis okupita jam de kelka tempo kaj mi vidis, kiam miaj okuloj kutimiĝis al la obtuza lumo, poteton kaj duonplenan botelon da alkoholaĵo starantajn en angulo. Meze de la kabano plata ŝtono uziĝis table, kaj sur ĝi staris eta tola pakaĵo – tiu sama, sendube, kiun mi vidis per la teleskopo sur la ŝultro de la knabo. Ĝi enhavis panbulkon, ladskatolon da langaĵo, kaj du ladskatolojn da konservitaj persikoj. Kiam mi remetis ĝin, mia koro saltis vidante, ke sub ĝi kuŝis paperfolio, sur kiu estis skribaĵo. Mi levis ĝin, kaj jen kion mi legis krude skribaĉitan krajone:

“Doktoro Vatsono iris al Kum-Tresio”.

Dum unu minuto mi staris kun la papero en la manoj, cerbumante pri la signifo de tiu kurta mesaĝo. Do estis ĝuste mi, sed ne kavaliro Henriko, kiu estis sekvata de tiu sekreta viro. Li ne sekvis min mem, sed li postirigis agenton, eble la knabon, por sekvi min, kaj tio ĉi estis ties raporto. Eble mi faris neniun paŝon, de kiam mi troviĝis sur la erikejo, kiu ne estis observita kaj transkonigita. Ĉiam sentiĝis ia forto nevidata, delikata reto tirita ĉirkaŭ ni per tiaj senfina lerto kaj malpezo, tenanta nin tiom leĝere ke nur je iu kriza momento oni konstatis, ke oni fakte estas implikita en ties maŝo.

Ĉar troviĝis unu raporto, povus troviĝi aliaj, do mi ĉirkaŭrigardis la kabanon serĉante ilin. Mankis signo tamen de io ajn simila, kiel mi ankaŭ ne trovis indikon, kiu eble difinus la karakteron aŭ la intencojn de la viro, kiu loĝis en tiu eksterordinara loko, krom ke liaj moroj nepre estis spartecaj, kaj li malmulte zorgas pri la vivkomforto. Kiam mi pensis pri la pluvegoj kaj rigardis la gapan tegmenton, mi komprenis, kiom forta kaj neŝancelebla devas esti la celo, kiu tenis lin en tiu malgastigema loĝejo. Ĉu li estis nia malicega malamiko, aŭ ĉu eble li estis nia gardanĝelo? Mi ĵuris, ke mi ne forlasos la lokon ĝis mi scios.

Ekstere la suno subeniĝis kaj la okcidento flamis skarlate kaj ore. Ties spegulaĵon repuŝis en ruĝecaj pecoj la foraj flakegoj kuŝantaj sur la granda Grimpena Marĉo. Jen la du turoj de la Baskervila Halo, kaj jen iu fora fumnebulaĵo signanta la vilaĝon Grimpeno. Inter la du, malantaŭ la monteto, estis la domo de la Stepeltonoj. Ĉio estis dolĉa, matura kaj trankvila en la ora vespera lumo, kaj tamen kiam mi rigardis ilin, mia animo neniom partoprenis la naturtrankvilon, sed tremetis pro la malprecizeco kaj la timego de tiu intervidiĝo, kiun ĉiu momento proksimigis. Kun vibraj nervoj, sed kun fiksita celo, mi sidis en la malhela interno de la kabano kaj atendis sombre pacience la alvenon de ĝia loĝanto.

Kaj tiam finfine mi aŭdis lin. Fore aŭdiĝis la akra sono de boto frapiĝanta sur ŝtono. Poste alia kaj ankoraŭ alia, venantaj ĉiam pli proksimen. Mi retrokaŭris en la plej malhelan angulon kaj armis la pistolon en mia poŝo, firme decidinte, ke mi ne rivelos min ĝis mi havos okazon iom vidi la nekonaton. Sekvis longa paŭzo, kiu pruvis, ke li haltis. Poste denove la paŝoj alproksimiĝis, kaj ombro falis sur la aperturon de la kabano.

– Estas bela vespero, mia kara Vatsono, – diris bone konata voĉo. – Mi vere opinias, ke vi sentos vin pli komforta ekstere ol interne.


Ĉapitro 12
MORTO SUR LA ERIKEJO

Momenton aŭ du mi sidis senspira, apenaŭ kapabla kredi al miaj oreloj. Poste miaj sentoj kaj mia voĉo revenis, dum premego de respondeco ŝajnis tuj leviĝi de sur mia animo. Tiu malvarma, tranĉa, ironia voĉo povis aparteni al nur unu viro en la tuta mondo.

– Holmso! – mi ekkriis. – Holmso!

– Elvenu, – li diris, – kaj bonvolu atenti pri la revolvero.

Mi kliniĝis sub la kruda lintelo, kaj jen li sidis ekstere sur ŝtonego, kun la grizaj okuloj dancantaj amuzite, kiam ili trafis mian mirigitan mienon. Li estis svelta kaj eluzita, sed klara kaj vigla, la akra vizaĝo brunigita de la suno kaj malglatigita far la vento. En sia skotdrapa kompleto kaj tola kaskedo li aspektis kiel aliaj turistoj sur la erikejo, kaj li sukcesis, per tiu kateca ŝato al persona higieno, kiu karakterizis lin, ke lia mentono estu tiel glata kaj lia tolaĵo tiel senmanka, kvazaŭ li estus en Bakerstrato.

– Mi neniam estis pli kontenta vidante iun ajn dum mia vivo, – mi diris, vringante lian manon.

– Aŭ pli mirigita, ĉu?

– Nu, tion mi devas konfesi.

– La surprizo ne estas tute unuflanka, mi certigas. Mi ne konjektis, ke vi trovis mian okazan ŝirmejon, tiom malpli ke vi estas en ĝi, ĝis mi troviĝis malpli ol dudek paŝojn de la enirejo.

– Miaj piedsignoj, supozeble?

– Ne, Vatsono, mi timas, ke mi ne akceptus rekoni vian piedsignon inter ĉiuj piedsignoj de la mondo. Se vi serioze deziros trompi min, vi devos ŝanĝi vian tabakiston; ĉar kiam mi vidas cigaredstumpon signitan Bradleo, Oksfordostrato, mi scias, ke mia amiko Vatsono troviĝas en la najbaraĵo. Vi vidas ĝin tie apud la pado. Vi forĵetis ĝin, sendube, en tiu zenita momento, kiam vi eksturmis la senhoman kabanon.

– Ĝuste.

– Tion mi supozis kaj, konante vian admirindan persistemon, mi estis konvinkita, ke vi sidas embuske kun armilo enmanigebla, atendante la revenon de la loĝanto. Do vi fakte supozis min krimulo?

– Mi ne sciis, kiu vi estas, sed mi firme intencis eltrovi.

– Bonege, Vatsono! Kaj kiel vi trovis la lokon? Vi vidis min, eble, dum la nokto de la bagnula persekuto, kiam mi tiel malprudente permesis, ke la luno leviĝu malantaŭ mi.

– Jes, mi vidis vin tiam.

– Kaj traserĉis, sendube, ĉiujn kabanojn ĝis vi atingis tiun ĉi?

– Ne, via knabo estis observita, kaj tio havigis al mi gvidilon, kie esplori.

– La maljuna sinjoro kun la teleskopo, sendube. Mi ne povis kompreni, kiam mi la unuan fojon vidis la lumon flagri sur la lenso. – Li stariĝis kaj enrigardis la kabanon. – Ha, mi vidas, ke Kartrajto alportis kelkajn provizojn. Kio estas tiu ĉi papero? Do vi iris al Kum-Tresio, ĉu?

– Jes.

– Ĉu por viziti sinjorinon Laŭra Liono?

– Ĝuste.

– Bone farite! Niaj esploroj evidente kuris paralele, kaj kiam ni kunmetos niajn rezultojn, ni posedos relative plenan konon pri la kazo.

– Nu, mi ĝojas en mia koro, ke vi ĉeestas, ĉar vere la respondeco kaj la mistero ambaŭ agacis miajn nervojn. Sed kiel, je la nomo de mirindaĵoj, vi venis ĉi tien, kaj kion vi faris? Mi supozis vin esti en Bakerstrato solvanta tiun kazon ĉantaĝan.

– Mi deziris, ke vi tion supozu.

– Do vi utiligas min, kaj tamen ne fidas min! – mi ekkriis iom amare. – Mi opinias, ke mi meritis de vi pli bonan rilaton, Holmso.

– Kara homo, vi estis tiel nemalhavebla por mi en tiu ĉi kazo, kiel en multaj aliaj kazoj, kaj mi petas, ke vi pardonu min, se mi ŝajnis trompi vin. Efektive, parte pro via sekureco mi faris tion, kaj ĝuste mia kompreno pri la danĝero, en kiu vi troviĝis, emigis min veni kaj esplori la aferon proprapersone. Se mi estus kun kavaliro Henriko kaj vi, estas klare, ke mia vidpunkto estus la sama kiel la via, kaj mia ĉeesto avertus niajn kapablegajn kontraŭulojn, ke ili gardu sin. En la nuna stato mi povis ĉirkaŭiri, kiel ne estus eble, se mi loĝus en la Halo, kaj mi restas nekonata faktoro en la afero, preta enĵeti mian tutan pezon en kriza momento.

– Sed kial teni min neinformita?

– Se vi scius, tio ne helpus nin, kaj eble povus konduki al malkovro de mi. Vi volus sciigi al mi ion, aŭ pro bonkoreco vi alportus al mi iun frandaĵon, kaj tiel starigus nenecesan riskon. Mi kunuligis Kartrajton – vi memoras la etulon el la mesaĝista oficejo – kaj li prizorgis miajn simplajn bezonojn: panbulko kaj pura kolumo. Kion plian deziru homo? Li havigis al mi kroman okulparon sur tre agema piedparo, kaj ambaŭ estis netakseble valoraj.

– Do ĉiuj miaj raportoj estis vanaj! – Mia voĉo tremis, kiam mi rememoris la penojn kaj la fieron, per kiuj mi verkis ilin.

Holmso elpoŝigis faskon da paperoj.

– Jen viaj raportoj, kara homo, kaj tre atente fingrumitaj, mi certigas. Mi starigis bonegan aranĝon, kaj ili malfruas nur unu tagon survoje. Mi devas tre varme gratuli vin pro la entuziasmo kaj la inteligento, kiujn vi sentigis pri la kazo eksterordinare malfacila.

Mi estis ankoraŭ iom ofendiĝema pro la trompo direktita al mi, sed la varma laŭdo de Holmso forpelis la koleron. Mi sentis en mia koro, ke tio kion li diris, estas prava, kaj ke tio vere plej konvenis al nia celo, ke mi ne sciu, ke li estas sur la erikejo.

– Jam pli bone, – li diris, vidante la ombron forpasi de mia mieno. – Kaj nun sciigu al mi la rezulton de via vizito al sinjorino Laŭra Liono – ne estis malfacile diveni, ke por viziti ŝin vi iris, ĉar mi jam scias, ke ŝi estas la sola persono en Kum-Tresio, kiu povas servi al ni en tiu ĉi afero. Fakte, se vi ne irus hodiaŭ, tre verŝajne morgaŭ mi irus.

La suno jam subiris, kaj krepusko mantelis la erikejon. La aero iĝis malvarma, kaj ni eniris la kabanon por iom varmiĝi. Tie, sidante kune en la duonlumo, mi informis Holmson pri mia interparolo kun la damo. Li estis tiom interesita, ke mi devis dufoje ripeti parton antaŭ ol li kontentiĝis.

– Tio estas tre grava, – li diris, kiam mi finis. – Tio plenigas breĉon, kiun mi ne povis traponti en tiu plej komplika afero. Vi scias, eble, ke densa intimeco ekzistas inter tiu damo kaj Stepeltono, ĉu?

– Mi ne sciis pri densa intimeco.

– Ne povas esti dubo pri tio. Ili renkontiĝas, ili korespondas, ekzistas kompleta interkompreniĝo. Nu, tio donis al ni tre potencan armilon. Se mi povus uzi ĝin por malligi lian edzinon…

– Lian edzinon?

– Nun mi havigas al vi iom da informo, kompense pro tio, kion vi donis al mi. Tiu damo, kiu akceptiĝis ĉi tie kiel lia fratino, estas reale lia edzino.

– Bona ĉielo, Holmso! Ĉu vi certas pri via diro? Kiel li povis permesi, ke kavaliro Henriko enamiĝu al ŝi?

– La enamiĝo de kavaliro Henriko povus malutili al neniu krom al kavaliro Henriko. Li aparte zorgis, ke kavaliro Henriko ne amindumu ŝin, kiel vi mem observis. Mi ripetas, ke la damo estas lia edzino sed ne fratino.

– Sed por kio la komplika trompado?

– Ĉar li antaŭvidis, ke ŝi pli utilus al li kiel virino libera.

Ĉiuj miaj neelparolitaj instinktoj, miaj svagaj suspektoj, subite unuformiĝis kaj centriĝis al la naturesploristo. En tiu senpasia, senkolora viro, kun la pajla ĉapelo kaj papilia reto, mi ŝajnis vidi teruran kreaĵon senfine paciencan kaj ruzan, kun rideta vizaĝo kaj murdema koro.

– Ĝuste li do estas nia malamiko, ĝuste li postsekvis nin en Londono, ĉu?

– Tiel mi deĉifras la enigmon.

– Kaj la averto… ĝi certe venis de ŝi?

– Ĝuste.

La formo de iu monstra miseco, duone vidita, duone divenita, baŭmis tra la mallumo, kiu ĉirkaŭis min tiel longe.

– Sed ĉu vi certas pri tio, Holmso? Kiel vi scias, ke ŝi estas lia edzino?

– Ĉar li sufiĉe malatentis por sciigi al vi veran pecon da aŭtobiografio, kiam li la unuan fojon renkontis vin, kaj tre verŝajne li multfoje bedaŭris tion poste. Li ja estis iam lerneja instruisto en Norda Anglujo. Nu, neniu pli facile spureblas ol instruisto. Ekzistas lernejaj agentejoj, per kiuj oni povas identigi iun ajn homon, kiu partoprenis la profesion. Iom da esploro sciigis al mi, ke iu lernejo fiaskis en abomenaj cirkonstancoj, kaj ke la posedinto – la nomo malsamis – malaperis kun sia edzino. La priskribo konfirmis. Kiam mi eksciis, ke la malaperinto estis dediĉinta sin al entomologio, la identigo estis kompleta.

La mallumo iom heliĝis, sed multo restis kaŝita de la ombroj.

– Se tiu virino vere estas lia edzino, kie envenas sinjorino Laŭra Liono?

– Tio estas unu el la punktoj, kiujn viaj esploroj lumigis. Via interparolo kun la damo tre multe klarigis la situacion. Mi ne sciis pri planata divorco inter ŝi kaj ŝia edzo. Tiuokaze, supozante Stepeltonon needziĝinta, ŝi sendube antaŭvidis iĝi lia edzino.

– Kaj kiam ŝi estos maltrompigita?

– Nu, tiam ni eble trovos la damon utila. Nia unua devo estas viziti ŝin morgaŭ. Ĉu vi ne opinias, Vatsono, ke vi forestas tro longe de via prizorgato? Via lokiĝo devus esti ĉe Baskervila Halo.

La lastaj ruĝaj strioj jam forvelkis en la okcidento kaj nokto surkuŝis la erikejon. Kelkaj malfortaj steloj briletis sur viola ĉielo.

– Unu lasta demando, Holmso, – mi diris stariĝante. – Verŝajne ne necesas sekretoj inter ni. Kion signifas ĉio ĉi? Kion li celas?

La voĉo de Holmso mallaŭtiĝis, kiam li respondis:

– Temas pri murdo, Vatsono, rafinita, fridsanga, intencita murdo. Ne petu de mi detalojn. Miaj retoj proksimiĝas al li, ĝuste kiel la liaj proksimiĝas al kavaliro Henriko, kaj kun via helpo li estas jam preskaŭ sub mia potenco. Nur unu danĝero povas minaci nin. Tio estas, ke li povas frapi antaŭ ol ni estos pretaj tion fari. Post ankoraŭ unu tago, maksimume post du, mia enketo estos kompleta, sed ĝis tiam gardu vian prizorgaton tiel atente, kiel iam ajn amanta patrino gardis sian malsanan infanon. Via hodiaŭa komisio pravigis vin, kaj tamen mi preskaŭ volus, ke vi ne forlasus lian flankon… Aŭskultu!

Terura kriĉo, longa krio de teruro kaj angoro, eksplodis el la silento de la erikejo. Tiu timiga krio glaciigis la sangon en miaj vejnoj.

– Ho, Dio mia! – mi ekspasmis. – Kio estas tio? Kion ĝi signifas?

Holmso salte stariĝis, kaj mi vidis lian malhelan atletan konturon ĉe la kabana pordo, kun ŝultroj klinitaj, la kapo antaŭenŝovita, la vizaĝo gapanta en la mallumon.

– Ĉit! – li flustris. – Ĉit!

La krio estis laŭta pro sia emfazego, sed ĝi elsonoris ie fore sur la ombreca ebenaĵo. Nun ĝi eksplodis al niaj oreloj, pli proksime, pli laŭte, pli urĝa ol antaŭe.

– Kie ĝi estas? – Holmso flustris; kaj mi sciis pro la vibro de lia voĉo, ke li, la fera homo, estis skuita ĝisanime. – Kie ĝi estas, Vatsono?

– Tie, mi opinias. – Mi indikis en la mallumon.

– Ne, tie!

Denove la agonia krio trabalais la silentan nokton, pli laŭta kaj pli proksima ol iam. Kaj kun ĝi almiksiĝis nova sono, profunda balbuta murmuro, muzikeca kaj tamen minaca, leviĝanta kaj malleviĝanta kiel la malakra konstanta murmuro de la maro.

– La ĉashundo! – kriis Holmso. – Venu, Vatsono, venu! Granda ĉielo, se ni tro malfruos!

Li komencis kuregi rapidege trans la erikejon, kaj mi sekvis lin proksime. Sed nun de ie sur la malebena tero tuj antaŭ ni aŭdiĝis lasta senespera krio, kaj poste obtuza peza bato. Ni haltis kaj aŭskultis. Neniu alia bruo rompis la pezan silenton de la senventa nokto.

Mi vidis Holmson meti manon al sia frunto, kiel homo distrita. Li batis la teron per siaj piedoj.

– Li venkis nin, Vatsono. Ni tro malfruis.

– Ne, ne, certe ne!

– Mi stultule retenis mian manon. Kaj vi, Vatsono, vidas la rezulton de forlaso de via prizorgito! Sed, je la ĉielo, se okazis la plej malbona, mi venĝos lin!

Blinde ni kuris tra la sombro, karambolante kontraŭ ŝtonegoj, ŝovante nin tra dornarbustoj, anhelante supren kaj kurante suben laŭ deklivoj, celante ĉiam la direkton, de kie venis tiuj timigaj bruoj. Sur ĉiu monteto Holmso avide ĉirkaŭrigardis, sed la ombroj densis sur la erikejo, kaj nenio moviĝis sur ĝia morna supraĵo.

– Ĉu vi vidas ion?

– Nenion.

– Sed aŭskultu, kio estas tio?

Mallaŭta ĝemo trafis niajn orelojn. Jen ĝi denove je nia maldekstro! Tiuflanke rokfirsto finiĝis per apika klifo, kiu frontis al ŝtonoza deklivo. Sur ĝia zigzaga supraĵo estis sternita iu malhela neregula objekto. Kiam ni alkuris ĝin, la svaga konturo malsvagiĝis je difinita formo. Tio estis viro sternita vizaĝaltere, kun la kapo faldita sub li je horora angulo, la ŝultroj kurbiĝintaj kaj la korpo kunkaŭrinta, kvazaŭ transkape saltanta. Tiel groteska estis la sinteno, ke mi ne tuj komprenis, ke la ĝemo signis la forpason de lia animo. Neniu flustro, neniu susuro, leviĝis jam el la malhela figuro super kiu ni kliniĝis. Holmso metis manon sur lin kaj suprenigis ĝin denove, kun krio de teruriĝo. La brilo de fajrigita alumeto lumigis liajn sangumitajn fingrojn kaj la hororan flakon malrapide disvastiĝantan el la kunpremita kranio de la viktimo. Kaj ĝi lumigis ankoraŭ ion, kio febligis kaj svenemigis niajn korojn – la korpon de kavaliro Henriko Baskervilo!

Ne eblis al iu el ni forgesi tiun apartan ruĝecan skotdrapan kompleton – ĝuste tiun, kiun li portis je tiu mateno, kiam ni vidis lin en Bakerstrato. Ni unu fojon klare ekvidis ĝin, kaj poste la alumeto flagris kaj estingiĝis, same kiel espero estingiĝis en niaj animoj. Holmso ĝemis, kaj lia vizaĝo briletis blanke en la mallumo.

– Bruto! Bruto! – mi ekkriis pugniginte la manojn. – Ho, Holmso, mi neniam pardonos min, ke mi lasis lin al la sorto.

– Mi kulpas pli ol vi, Vatsono. Por ke mia kazo estu tute rondigita kaj kompleta, mi forĵetis la vivon de mia kliento. Ĝi estas la plej forta bato, kiun mi spertis dum mia kariero. Sed kiel mi povis scii, ke li riskos sian vivon sola sur la erikejo fronte al ĉiuj miaj avertoj.

– Ni aŭdis liajn kriĉojn – Dio mia, tiuj kriĉoj! – kaj tamen ni ne povis savi lin! Kie estas tiu bruta hundo, kiu pelis lin al la morto? Ĝi eble embuskas ĉi-momente inter jenaj ŝtonegoj. Kaj Stepeltono, kie li estas? Li estos juĝita pro tiu ĉi faro.

– Li jes. Mi certigos tion. La onklo kaj nevo estas murditaj: la unua ĝismorte timigita per ekvido mem de la besto, kiun li supozis supernatura, la alia pelita al sia fino dum la senespera fuĝo por eskapi ĝin. Sed nun ni devas pruvi la ligatecon inter la homo kaj la besto. Krom per tio, kion ni aŭdis, ni eĉ ne rajtas ĵuri pri la ekzisto de tiu lasta, ĉar kavaliro Henriko evidente mortis pro la falo. Sed, je la ĉielo, tiu ulo estos en mia potenco antaŭ ol pasos alia tago!

Kun la amaraj koroj ni staris ambaŭflanke de la difektita kadavro, subigitaj de tiu subita kaj nenuligebla katastrofo, kiu alportis al la kompatinda fino niajn longajn kaj lacigajn penojn. Poste, dum la luno leviĝis, ni grimpis al la supro de la ŝtonegoj trans kiujn nia povra amiko falegis, kaj de la kresto ni elrigardis trans la ombrecan erikejon, duone arĝentan kaj duone sombran. Malproksime, mejlojn for, laŭ la direkto de Grimpeno, unu flava lumo brilis. Tiu povis veni nur de la soleca loĝejo de la Stepeltonoj. Amare sakrante, mi skuis mian pugnon al ĝi, dum mi rigardis.

– Kial ni ne kaptu lin tuj?

– Nia kazo ne estas preta por proceso. Tiu ulo estas singarda kaj ruza ĝis lasta grado. Ne temas pri tio, kion ni scias, sed pri tio, kion ni povas pruvi. Se ni faros unu malĝustan moviĝon, la kanajlo eble tamen eskapos.

– Kion ni povas fari?

– Ni povos fari abundon morgaŭ. Hodiaŭ nokte ni povas nur provizi la lastajn ritojn al nia povra amiko.

Ni kune descendis la krutan deklivon kaj proksimiĝis al la kadavro, nigra kaj klare videbla kontraŭ la arĝentaj ŝtonoj. La agonio de tiuj distorditaj membroj frapis min per spasma doloro, kaj larmoj nebuligis miajn okulojn.

– Ni devos alvoki helpon, Holmso! Ni ne povos porti lin la tutan vojon ĝis la Halo. Bona ĉielo, ĉu vi freneziĝis?

Li ĵus eligis krion kaj kliniĝis al la kadavro. Nun li dancis kaj ridis kaj vringis mian manon. Ĉu tiu povus esti mia severa sinrega amiko? Jen fajroj kaŝitaj efektive!

– Barbo! Barbo! Tiu homo havas barbon!

– Ĉu barbon?

– Li ne estas la kavaliro… Li estas… nu, li estas mia najbaro, la bagnulo!

Febre rapide ni renversis la kadavron, kaj ties gutanta barbo direktiĝis al la malvarma klarluma luno. Ne povis esti dubo pri la superpenda frunto kaj enfalintaj brutaj okuloj. Tio estis la sama vizaĝo, kiu gapis al mi en la kandela lumo el trans la ŝtonego – la vizaĝo de la krimulo Seldeno.

Tuj ĉio klariĝis al mi. Mi rememoris, ke la kavaliro sciigis min, ke li transdonis al Barimoro siajn malnovajn vestaĵojn. Barimoro pluen transdonis ilin por helpi la eskapon de Seldeno. Botoj, ĉemizo, kaskedo – ĉio estis de kavaliro Henriko. La tragedio estis ankoraŭ sufiĉe nigra, sed tiu homo almenaŭ meritis morton laŭ la leĝoj de lia lando. Mi informis Holmson, kiel statas la afero, dum mia koro bobelis transranden pro dankemo kaj ĝojo.

– Do la vestaĵoj kaŭzis la morton de la povrulo, – li diris. – Estas sufiĉe evidente, ke la ĉashundo estis stimulita per iu posedaĵo de kavaliro Henriko, verŝajne la boto ŝtelita en la hotelo, kaj tial persekutis tiun ĉi homon. Restas tamen io eksterordinara: kiel Seldeno en la mallumo sciis, ke la ĉashundo persekutas lin?

– Li aŭdis ĝin.

– Aŭdi ĉashundon sur la erikejo ne tiom paroksisme terurigas durulon, kia estas tiu ĉi bagnulo, riski rekaptiĝi pro frenezaj helpokrioj. Laŭ liaj krioj li certe longe kuris post kiam li eksciis, ke la besto persekutas lin. Kiel li sciis tion?

– Pli granda mistero por mi estas, kial tiu ĉashundo, supoze ke niaj konjektoj estas pravaj…

– Mi supozas nenion.

– Nu, do, kial tiu ĉashundo estis libera hodiaŭ vespere. Mi supozas, ke ne ĉiam ĝi kuras libere sur la erikejo. Stepeltono ne liberigus ĝin, krom se li havus motivon por opinii, ke kavaliro Henriko estas tie.

– Mia malfacilaĵo estas pli necedema el la du, ĉar mi opinias, ke tre baldaŭ ni ricevos klarigon pri la via, dum la mia eble restos mistera por ĉiam. La nuna demando estas, kion ni faru pri la kadavro de la povrulo? Ni ne povas lasi ĝin ĉi tie al la vulpoj kaj korvoj.

– Mi proponas, ke ni metu ĝin en unu el la kabanoj, ĝis ni povos komunikiĝi kun la polico.

– Ĝuste. Mi ne dubas, ke vi kaj mi kapablas porti ĝin tien. Ha, Vatsono, kio estas? Jen la homo mem, je ĉio mirinda kaj aŭdaca! Neniu vorto montru viajn suspektojn! Neniu vorto, aŭ miaj planoj diseriĝos teren.


Страницы книги >> Предыдущая | 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 | Следующая
  • 0 Оценок: 0

Правообладателям!

Это произведение, предположительно, находится в статусе 'public domain'. Если это не так и размещение материала нарушает чьи-либо права, то сообщите нам об этом.


Популярные книги за неделю


Рекомендации